Daŭdeĝingo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Plikomprenebliĝi
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto per poŝtelefona aplikaĵo Redakto de Android-aplikaĵo
Vulgaristo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Daŭdeĝingo''' ([[ĉina lingvo|ĉine]]: 道德經, [[Pinyin]] ''dao4dàodé de2 jing1jīng''; [[Wade-Giles]] '''Tao tehtao⁴ tê² ching'¹''; vidu [[Esperantigo de vortoj el ĉina fonto|(1)EPĈ-pinjin-metode]] daŭdeĝjingo) "La sankta skribo pri la Vojo kaj la Virto" estas la plej konata fontoteksto de la [[taoismo]]. Ĝi estas tre mallonga libro – ĝi enhavas nur 5467 vortojn – kaj estas skribita en [[lingvo]] tre antikva kaj iafoje mistera. Tamen, ĝi estas libro tre profunda kaj tre saĝa. Escepte de la [[Biblio]], ĝi estas la plej ofte tradukita libro de la mondo.
 
La libro temas pri la '''[[Tao]]''' (ĉine ''dao/tao'', "Vojo") kaj [[Deo]] (ĉine ''de/teh'', "Virto"). La Tao estas super la kapablo de vortoj, ekster tempo kaj spaco. "La Tao eldirebla ne estas la eterna Tao," diris [[Laozio]]. La Tao naskis la ĉielon kaj la [[tero]]n kaj ĉiun kreaĵon, sed ne, kiel la [[kristanismo|kristana]] [[Dio]], ne kiel ĉarpentisto faras tablon, sed kiel disvolviĝado de si mem. La Tao ne estas persono, kiel la kristana Dio, sed forto sen vizaĝo. Ĝiaj efiko kaj maniero estas videblaj en la agoj de la ĉielo kaj la tero, sed ne en la agoj de homoj.