Horní Lipová: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Forigis alidirektigilon al Lipová-lázně
Etikedo: Forigis alidirektilon
eNeniu resumo de redakto
Linio 101:
 
==Historio==
'''Horní Lipová''' estas en skribfontoj unuafoje menciata en la jaro [[1689]] sub nomo Oberlindenwiesse kaj je dek jaroj pli poste kiel Ober Lindenwiess. Ĝi estiĝis verŝajne post la [[tridekjara milito]] pro la disvatigado de Dolní Lipová laŭlonge laŭ vojo al Ramzová. El la jaro [[1696]] devenas interesa ŝtonemblemo ''Scholtisey 1696'', kiu estas hodiaŭ lokigita sur fronta muro de hodiaŭa Penziono Slatina. Plua informo pri Horní Lipová devenas el [[1699]], kiam ĉi tie estis donita permeso por konstruado de [[muelejo]]. Post la jaro [[1775]] okazis eksterordinara kresko de ĉi tieaj loĝantoj. Plua plinombriĝo de la loĝantoj okazis je interŝanĝo de la [[18-a jarcento|18-a]] kaj la [[19-a jarcento]]j. Konstruado de lerneja konstruaĵo estis finita en [[1874]]. Ekde la jaro [[1888]] tra la vilaĝo kondukas [[fervojo|fervojlinio]] [[Hanušovice]] - [[Jeseník]], kiu estas pro sia multnombraj vojkruciĝoj kaj granda superiĝo nomata kiel ''Silezia [[semeringa fervojo]]''. Horní Lipová estis liberigita de [[Ruĝa Armeo]] nokte el la [[8-a de majo|8-a]] je la [[9-a de majo]] 1945. En la tempo de kunigo kun Dolní Lipová ĝi havis sole 600 loĝantojn. Nuntempe Horní Lipová servas kiel centro de [[turismo]].
 
La kuniĝo de ambaŭ vilaĝoj okazis nur en la jaro [[1960]].