Naciismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 100:
La ''[[romantika naciismo]]'' (ankaŭ ''organisma naciismo'', ''identec-naciismo'') estas tia [[etna naciismo]], en kiu la ŝtato havigas al si politikan legitimecon, traktante ĝin kiel naturan ("organisman") konsekvencon kaj esprimon de la [[nacio]] aŭ [[raso]]. Ĝi respegulis la idealojn de la [[romantikismo]] kaj kontraŭis la [[raciismo]]n de la [[klerismo]]. La romantikisma naciismo elstarigis historian etnan kulturon, kiu respondas al la romantikisma idealo; la [[folkloro]] disvolviĝis kiel romantikisma naciisma koncepto. La verkoj de Herder inspiris la [[Fratoj Grimm|Grimm-fratojn]] krei idealigitan kolekton de popolrakontoj, kiujn ili etikedis etne germanaj. La historiisto [[Jules Michelet]] ekzempligas la francan romantikisman-naciisman historiografion.
 
La ''[[kultura naciismo]]'' difinas la nacion surbaze de dividata [[kulturo]]. Membreco en la nacio estas nek libervola (ĉar oni ne povas tuj alproprigi kulturon), nek hereda (ĉar oni eventuale konsideras la infanojn de membroj eksterlandanoj, se tiuj kreskis en alia kulturo). La ĉina naciismo estas unu ekzemplo de kultura naciismo, parte pro la multaj etnaj malplimultoj en Ĉinio. (La "ĉinaj naciistoj" inkluzivas tiujn homojn de [[Tajvano]], kiuj malakceptas la kontinentan ĉinan registaron, sed pretendas por si la kontinentan ĉinan ŝtaton.)
 
La ''ŝtatnaciismo'' estas vario de la civita naciismo, kiu tre ofte kombiniĝas kun la etna naciismo. Ĝi kredigas, ke la nacio estas komunumo de tiuj, kiuj kontribuas al la konservo kaj la forto de la ŝtato, kaj ke la individuo ekzistas por kontribui al tiu celo. La itala [[faŝismo]] estas la plej bona ekzemplo, kiun karakterizas ĉi tiu slogano de [[Benito Mussolini|Mussolini]]: ''"Tutto nello Stato, niente al di fuori dello Stato, nulla contro lo Stato."'' ("Ĉio en la Ŝtato, nenio ekster la Ŝtato, nenio kontraŭ la Ŝtato"). Ne mirigas, ke tio konfliktas kun liberalaj idealoj pri la individua libereco kaj kun liberaldemokratiaj principoj. La [[Jakobenoj|jakobenisma]] kreo de unueca kaj centrisma franca ŝtato estas ofte rigardata kiel la originala versio de la ŝtatnaciismo. La [[frankisma reĝimo|frankisma]] Hispanio kaj la nuntempa turka naciismo estas pli postaj ekzemploj de ŝtatnaciismo.