18-a de julio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: 1941-kompletigo
→‎Eventoj: 1942-kompletigo
Linio 36:
** [[1940]]: En [[okupado|okupata]] [[Varsovio]] germanaj regopovoj malpermesis al [[judoj]] eniri al [[parko]]j kaj sidi sur publikaj [[benko]]j; en sia [[taglibro]] Ludwik Landau skribis, ke [[Pawiak]] estas plenplena, nombro de arestitoj atingas 3 mil, dum post majaj traserĉoj estis ĉirkaŭ 2200
** Prezidento en [[ekzilo]] [[Władysław Raczkiewicz]] demisiis [[Władysław Sikorski]] kiel [[ĉefministro]] kaj anstataŭis lin per [[August Zaleski]] pro [[kaoso]] dum retiriĝo de pola armeo el [[Francio]] - kolonelo Klimecki kun oficiroj intervenis, venontan tagon post [[mediacio]] de armea generalo [[Kazimierz Sosnkowski]] la prezidento retirigis ambaŭ deciojn kaj la [[puĉo]] estis sekretigita; [[Pollando|pola]] kaj [[Britio|brita]] registaroj interkonsentis pri [[politiko|politika]] kaj [[militisto|militista]] kunlaboro; '''[[litovoj]] transdonis ĉirkaŭ 720 polojn de internigejo en [[Kalvarija]] al sovetaj regopovoj'''; en [[Britio]] kaj [[Palestino]] [[Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento]] nombris 6503 [[oficiro]]jn kaj 23 944 suboficiron kaj soldatojn, ĉeĥaj taĉmentoj nombris 4 mil soldatojn; [[Londono]]: pola ŝipflago aperis sur [[destrojero]] ''H 16'', transprenita de britoj post [[kapitulaco]] de Francio, kies skipon konsistigis polaj maristoj de sinkigita ''ORP Grom''; [[Budapeŝto]]: "[[Wieści Polskie]]" (ligilo kun la pola [[diasporo]]) informis pri malgrandigo de pola gazetaro - en [[Vilno]] jam malaperis duonliberaj polaj gazetoj, en Francio malaperis 3 ĵurnaloj kaj pluraj perfekte redaktitaj semajnrevuoj, en Londono aperas nun "Dziennik Polski" kaj en Rumanio "Kurier Polski"; [[ĉeĥoslovaka ekzila registaro]] kreiĝis - ĉefministro Jan Šrámek, ministro pri eksterlandaj aferoj [[Jan Masaryk]]
** [[1941]]: [[Germanoj]] en [[Poznań]] [[senkapigo|senkapigis]] 6 [[poloj]]n; [[konspiro|konspira]] periodaĵo "Polska Walczy" (Pollando Batalas) finas sian enkondukan artikolon "Ecoj de la nova situacio" per la vortoj: ''[[Operaco Barbaroso|Militiro de Hitler al Moskvo]] komenciĝis precize en la tago de la 129-a datreveno de la [[Franca invado al Rusio|militiro de Napoleono al Moskvo]] (...)'';
** [[Orienta Fronto (Dua mondmilito)|Orienta Fronto]]: sur la centra strategia direkto germana 46-a Kirasita Korpuso konkeris [[Jelnja]], kaj 3-a Kirasita Grupo okupis [[Velikije Luki]]; Supera Komandejo [[Ruĝa Armeo]] ordonis kreon de la Fronto de [[Moĵajsko|Moĵajska]] Defend-Linio
** [[1942]]: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en [[distrikto Sandomierski|Dwikozy]] kaj Strzegocice (apud [[Pilzno (regiono Podkarpackie)|Pilzno]]) po 18 kaj 14 judoj; [[Varsovia geto]]: '''en [[Domo de Orfoj]] gvidata de [[Janusz Korczak]] okazis teatraĵo ''Poŝto'' de [[Rabindranath Tagore]]''', rankontanta pri senkuracebla [[malsano]] kaj morto de [[hinduo|hindua]] knabo - baldaŭ komence de aŭgusto deko de edukistoj kaj 192 georfoj pereos en [[ekstermejo]] [[Treblinka]]
** Testoflugo de la germana aviadilo [[Messerschmitt Me 262]], unua [[jetmotoro|jetmotora]] [[ĉasaviadilo]], kiu partoprenispartoprenos batalojn; registaro de [[Britio]] sciigis la sovetunian pri provizora liverĉesigo de la milita provizaĵo per la norda vojo; [[Sovetunio]]: funkciigo de subakva [[dukto]] tra [[Ladoga (lago)|Ladoga]] ĝis [[Sankt-Peterburgo|Leningrado]]
** [[1943]]: [[Ordnungspolizei|Germanaj policoj]] [[pafekzekutado|pafekzekutis]] en [[Międzyrzec Podlaski]] 117 judojn kaj 3 polinojn, en Zgłobień (proksime al [[Rzeszów]]) 47 personojn, en [[Radom]] 35 loĝantojn de brikdomo, ktp.; [[genocido|genocida]] [[Volinia masakro]]: [[ukraino]]j per [[hakilo]]j, [[serpo]]j kaj [[forkego]]j murdis pli ol 20 loĝantojn de la pola vilaĝo Tur en nuna [[Rivna provinco]]; sieĝataj de [[Ukraina Ribela Armeo]] ekde la 16-a de julio polaj soldatoj kune kun sinprotektantaj civiluloj en Huta Stepańska (proksime al nuna Kostopil) sukcesis trarompi la ĉirkaŭigon kaj atingi aliajn memdefendejojn - pli ol 300 personojn [[murdo|murdis]] [[banderanoj]]; nokte [[Gestapo]] arestis en [[Navahrudak|Nowogródek]] 120 [[poloj]]n
** [[1944]]: [[Ruĝa Armeo]] konkeris polan urbon [[Hajnówka]]; en [[Lublin]]-regiono komenciĝis [[Operaco Tempesto]]; [[Ruĝa Armeo]] malarmigis en Arbaro Rudnicka ([[Distrikto Vilno]]) taĉmentojn de [[Pola Enlanda Armeo]]; de [[fervojo|fervoja]] transporto inter [[Bydgoszcz]] kaj [[Piła]] fuĝis 21 sovetaj [[militkaptito]]j