Johano Kalvino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +Bibliotekoj per AWB
esperantigita ŝablono (Dosiero), esperantigita parametro, +Projektoj
Linio 10:
|Loko de morto = [[Ĝenevo]], [[Svislando]]
}}
'''Johano KALVINO''' (latine {{lang|la|''Joannes Calvīnus''}}, de kie devenas la formo esperanta kaj la refrancigo {{lang|fr|''Jean Calvin''}}; naskita kiel {{lang|fr|''Jehan Cauvin''|}} la [[10-an de julio]] [[1509]] — m. la [[27-an de majo]] [[1564]]) estis influa [[Francio|franca]] [[Teologio|teologo]] kaj [[pastoro]] dum la [[Reformacio|Protestantisma Reformacio]]. Li multe kontribuis al la disvolviĝo de nova kristana teologia sistemo poste nomita [[kalvinismo]]. Kalvino unue laboris kiel [[Humanismo|humanista]] [[Juro|juristo]], antaŭ ol rompi kun la [[Romkatolikismo|Romkatolika Eklezio]] ĉirkaŭ la jaro [[1530]]. Kiam komenciĝis la persekutado de protestantoj en [[Francio]], Kalvino fuĝis al [[Bazelo]] ([[Svislando]]), kie li en [[1536]] publikigis la unuan eldonon de sia fundamenta verko ''[[Institucio de la Kristana Religio]]''.
 
En la sama jaro, Kalvinon invitis [[Guillaume Farel]] por helpi al la eklezia reformado en [[Ĝenevo]]. La urba konsilantaro kontraŭis la akcepton de la ideoj de Kalvino kaj Farel, tiel ke la du homoj estis forpelitaj. Pro invito de [[Martin Bucer]], Kalvino sekve iris al [[Strasburgo]], kie li fariĝis pastoro de eklezio de francaj rifuĝintoj. Li daŭre subtenis la reformacian movadon de Ĝenevo, kien li estis denove invitita por gvidi ĝin. Post sia reveno al Ĝenevo, li enkondukis novajn formojn de ekleziaj direktado kaj [[liturgio]], malgraŭ la kontraŭstaro de pluraj potencaj familioj de Ĝenevo, kiuj provis malgravigi lian aŭtoritaton. Dum tiu periodo ankaŭ alvenis al Ĝenevo [[Miguel Servet]], hispano famiĝinta pro sia [[Herezo|hereza doktrino]]. Li estis denuncita de Kalvino kaj mortpunita de la urba konsilantaro. Pro la senĉesa alveno de novaj rifuĝintoj favoraj al Kalvino, kaj pro la baloto de nova konsilantaro, la kontraŭuloj de Kalvino devis forlasi Ĝenevon. Johano Kalvino dediĉis la finon de sia vivo al la disvolviĝo de la Reformacio, en Ĝenevo sed ankaŭ tra la tuta [[Eŭropo]].
Linio 19:
 
== Kalvinisma teologio ==
[[FileDosiero:Institutio christianae religionis.tif|thumbeta|''Institutio christianae religionis'', 1597]]
Same kiel Lutero, Kalvino kredis je:
 
Linio 83:
* [[Konsento de Zuriko]]
 
{{Projektoj}}
{{Bibliotekoj}}
{{Vivtempo|Kalvino, Johano}}