Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

49 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 monatoj
=== [[Antikva Egiptujo]] ===
 
La rivero Nilo donis, per sia ĉiujara inundo, fruktodonan [[ŝlimo]]n, kiu ebligis intensan terkulturadon. Forestis aliaj povegaj popoloj, ĉar la lando siutissituis en la valo de Nilo, izolita de vastaj dezertoj. Ĉio ĉi permesis la disvolviĝon de unu el la unuaj vere elstaraj civilizacioj[[civilizacio]]j en la historio de la homaro.
 
Kiam la unuaj loĝantoj atingis la bordojn de Nilo, fuĝinte el la dezertiĝanta Saharo, la borda regiono de la rivero estis marĉaro kaj fokuso de [[malario]]. La unuaj komunumoj igis la landon loĝebla, kaj ĝi strukturiĝis en regionojn, kiuj post longa tempo iĝis konataj per la greka vorto [[Nomoso|''nomos'' (Νομός)]] anstataŭ la originala Egiptaegipta ''sepat''. Post epokoj de interkonsentoj kaj disputoj, ĉirkaŭ la jaro [[4-a jarmilo a.K.|-4000]] la ''nomos''-oj grupiĝis en du pralandojn: [[Supra Egiptio|Supra Egiptujo]] kaj [[Malsupra Egiptio|Malsupra Egiptujo]]. Egiptujo unuiĝis ĉirkaŭ la jaro [[4-a jarmilo a.K.|-3100]], en la tempo de [[faraono]] [[Menes]] ([[Narmer]] laŭ la egipta nomo).
 
La historio de la [[Antikva Egiptujo]] dividiĝas en tri imperiojnimperioj kun intervenaj periodoj de internaj konfliktoj kaj hegemonio de eksterlandaj registoj. La [[Malnova Imperio de Egiptio|Malnovan Imperion]] karakterizis florado de artoj kaj konstruado de grandegaj [[piramido]]j. Dum la [[Meza Imperio de Egiptio|Meza Imperio]] (2050–1800 a. K.), post epoko de discentrigo, Egiptujo travivis periodon de brilo en sia ekonomio. En la [[Nova Egipta Imperio|Nova Imperio]] (1567–1085 a. K.), sub la regado de la [[faraono]]j de la [[18-a dinastio de Egiptio|18-a dinastio]] la egipta monarkio atingis hegemonion en la ĉirkaŭaj regionoj konkerante najbarajn popolojn kaj etendante siajn teritoriojn. La lastan dinastion venkis [[Persio|persoj]] en la jaro [[341 a. K.|341 a. K.]]. Tiujn siavice anstataŭis regantoj [[Antikva Grekio|grekaj]] kaj [[Romia Imperio|romajromiaj]]. La [[Aegyptus|romia periodo]] komenciĝis ĉirkaŭ la jaro 30 a. K. kiel rezulto de la venko de [[Marko Antonio]] en la [[Batalo de Aktio]], kaj konsistis el sep jarcentoj de relativa paco kaj ekonomia stabileco. Ekde la mezo de la 4-a jarcento, Egiptujo apartenis al la [[Bizanca Imperio|Orienta Roma Imperio]].
 
=== De Egiptujo Mezepokamezepoka al la formado de la moderna ŝtato ===
Post la morto de [[Mahometo]], en 642, okazasokazis la araba invado, kiu ekregasekregis la landon kun akcepto de la tiama loĝantaro, nome kristanaj [[koptoj]]. La [[araboj]] enkondukis [[Islamo]]n kaj la [[araba]]n en la [[7-a jarcento]] kaj regis la venontajn ses jarcentojn. Fine de la 10-a jarcento, dum mallonge la FatimedojFatimidoj enpoviĝis. Poste venos la epoko de [[Saladino]] kiu estos kultura kaj ekonomia renaskiĝo favorata de la spirito de la [[Ĝihado]], sankta milito reage al la kristanaj [[krucmilitoj]].
 
{{Ĉefartikolo|Mameluka Sultanlando (Kairo)}}
Inter 1250 kaj 1517, la [[Mamelukoj]], kiuj estis parto de militista loka klaso, ekkontrolis la registaron ĉirkaŭ la jaro [[1250]], venkis sur la [[mongoloj]] en ties avanco tra Azio, sed ne estis kapablaj malhelpi la okupon de la lando nek la kontrolon de la regado fare de la [[Otomana Imperio|turkoj otomanaj]] en [[1517]]. La [[Otoman–Mameluka Milito (1516–17)|Otoman–Mameluka Milito de 1516–1517]] kondukis al la faligo de la [[Mameluka Sultanlando (Kairo)|Mameluka Sultanlando]] kaj al la aligo de [[Levantenio]], Egiptio kaj la Arabia Duoninsulo kiel provincoj de la Otomana Imperio.
 
Sub la otomana regado, Egiptujo malaltiĝis al marĝena situacio ene de la granda [[Otomana Imperio]]. Kvankam la mamelukoj rekuperis la povon dum mallonga periodo, en 1798 la armeo de [[Napoleono]] okupis la landon. Ankaŭ la franca okupado ne daŭris longe, kiu apenaŭ lasis spurojn, sed markis la komencon de la studaro en Okcidento pri [[egiptologio]], nome pri la kulturo de la [[Antikva Egiptujo]].
[[Dosiero:Luny Thomas Battle Of The Nile August 1st 1798 At 10pm.jpg|eta|300px|La Batalo ĉe la Nilo, 1798. Luny Thomas.]]
{{Ĉefartikolo|Franca militiro al Egiptio}}
 
=== Nuntempa epoko ===
Post la eliro de la francaj trupoj estis serio de [[enlanda milito|enlandaj militoj]] inter otomanoj, mamelukoj kaj [[soldulo]]j [[Albanio|albanaj]], ĝis en [[1805]] Egiptujo akiris sendependon, kaj estis nomumita [[sultano]] [[Muhammad Ali (paŝao)|Muhammad Ali]] (Kavalali Mehmed Ali PaŝaPaŝao), kiu estis alveninta al la lando kiel vicreĝo por rekonkeri ĝin je konto de la Turka Imperio, kaj kiu faros eksteran politikon por-okcidentan entreprenante serion de reformoj, kiuj kombinis tradiciajn strategiojn de centrigo de la povo kun la importado de eŭropaj modeloj por la kreado de novaj strukturoj kaj militaj, kaj edukaj, industriaj aŭ agrikulturaj, inklude planojn por [[irigacio]], kiujn daŭrigos kaj ampleksos lia nepo kaj sukcedanto [[Ismail Paŝao]], la unua [[kedivo]].
 
Post la malfermo de la [[Kanalo de Suez]] en [[1869]], Egiptujo iĝis grava centro de komunikado, sed falis en altan ŝuldon. La [[Batalo de Tel el-Kebir]] okazis inter la armeoj de egipta insurekcio estrita de [[Ahmed Urabi]] kaj la Brita ĉe [[Tall al Kabir]] en la 13a de Septembro 1882. La [[Granda Britio|britoj]] ekregis la egiptan registaron en formo de [[protektorato]] ĉirkaŭ [[1882]]. Tiu alilanda influo estis forte malakceptita; la naciisma-liberala partio [[Vafd-Partio|Varf]] kaj [[Saad ZaghlulZaglul]] ricevis plimulton en la Leĝdona Asembleo. Britio [[ekzilo|ekzilis]] Zaghlul, sed per tio kaŭzis revolucion kaj devis en 1922 denove deklari la sendependecon de Egiptio, kun nova konstitucio kaj reĝimo parlamenta. Saad ZaghlulZaglul estis elektita kiel [[ĉefministro]] de Egiptujo en 1924 kaj restis tia, kun interrompeto, ĝis sia morto en 1927. Vafd subtenis moderajn rilatojn kun Britio, kiu en [[1936]] per la tiel nomata traktato Angla-Egipta ricevis certain rajtojn en Egiptujo, pli ol plaĉis al la naciistoj. La daŭraj britaj enmiksiĝoj plutenis politikan malstabilecon, ĝis en 1952 [[puĉo]] devigis la reĝon [[Faruk la 1-a]] abdiki (favore al sia filo Ahmad Fŭad) kaj enpovigi la kolonelon [[Gamal Abdel Nasser]], kiel prezidenton de la nova registaro. La {{daton|18|junio|1953}} Egiptujo iĝis respubliko.
 
Nasser deklaris la ŝtatigon de la Kanalo de Suez kio estis tialo de grava plibonigo de la egipta trezoro, kvankam por tio li devis milite fronti en 1956 la kuntruparon de francoj, britoj kaj israelanoj, kiuj, sensukcese, klopodis elpostenigi la novan registaron ([[Sueza krizo]]). Tiu milita venko metis Nasser estre de la registaroj de [[Mezoriento]] kaj kiel imitendan ekzemplon por la [[araba mondo]] por liberigo de la eksterlandaj enmiksiĝoj.
 
[[Dosiero:Nile.jpg|eta|maldekstra|270px|Riverbordo de la [[rivero Nilo]], en Egiptujo.]]
 
Inter [[1958]] kaj [[1961]] Egiptujo, dum la prezidanteco de [[Gamal Abdel Nasser]], formis parton, kun [[Sirio]], de la [[Unuiĝinta Araba Respubliko]].
 
La malvenko de la araba armearo kontraŭ [[Israelo]] en 1967 dum la [[Sestaga milito]], senigis Egiptujon el la duoninsulo [[Sinajo]] kaj el la [[zono Gazo]]. Post plia milito kontraŭ [[Israelo]], nome [[Milito de Jom Kippur]] de 1973, Egiptujo rericevis la Sinajon rezulte de la pactraktatoj de la [[Pactraktatoj de Camp David|Camp David]], subskribitasubskribitaj en [[1978]] fare de la sukcedanto de Nasser, [[Anvar Sadat]].
 
Tiuj pactraktatoj estis malakceptitaj de la araba mondo, kaj la konsekvencoj estis forpelo de Egiptujo el la [[Araba Ligo]] kaj la ascendo de la islama fundamentismo en la lando post la revolucio [[Irano|irana]].
EnKonsekvence, en [[1981]] Sadat estis murdita kaj sukcedis lin [[Hosni Mubarak]], kiu plutenis la politikon de sia antaŭulo. Enlanda politiko sukcesis venki la fundamentismon, spite kelkajn atencojn kontraŭ eksterlandaj turistoj, kiuj damaĝis la ĉefan enspezofonton de la lando: nome [[turismo]].
Enlanda politiko sukcesis venki la fundamentismon, spite kelkajn atencojn kontraŭ eksterlandaj turistoj, kiuj damaĝis la ĉefan enspezofonton de la lando: nome [[turismo]].
 
Januare de 2011 la [[Tunizia ribelo en 2010-2011|protestoj de nordafrika lando Tunizio]] etendiĝis al Egiptio, kie okazis multaj manifestacioj kaj en [[Kairo]] kaj en aliaj urboj: oni petis forigon de la delonga prezidento [[Hosni Mubarak]]. Post [[Protestoj en Egiptio en 2011|fortaj protestoj]] okazis [[Egipta revolucio de 2011|popola revolucio]] kaj demisiasdemisiis la prezidento. Postaj liberaj balotoj donasdonis la povon al partioj ligitaj al la politika [[islamismo]], kaj estasestis elektita prezidanto [[Mohamed Mursi]], gvidanto de la [[Islama Frataro]].
 
En novembro 2012 Mursi deklaris, ke liaj decidoj ne estas submeteblaj al [[juĝista povo|tribunala kontrolo]] kaj tiel donis al si kvazaŭ absolutan povon (kiun li poste iom malabsolutigis). Sekve okazis protestaj kaj ankaŭ subtenaj manifestacioj. Mursi prezentis proponon de konstitucio ellaboritan de islamemulojislamistoj kaj en decembro aranĝis [[plebiscito]]n pri ĝi. Ĉar multaj juĝistoj rifuzis kunlabori pri la organizado de la plebiscito, necesis aranĝi ĝin en du fazoj; la partopreno estis modesta (ĉ. triono), sed la akcepto de la nova konstitucio klara (preskaŭ du trionoj de la voĉdonintoj).
 
Dum la 2010-aj jaroj okazis multaj atencoj en Egipto aŭ kontraŭ aviadiloj venantaj el aŭ alirantaj al EgiptoEgiptio, ofte kontraŭxkontraŭ policejoj en [[Sinajo]], ĉefe fare de ĝihadistoj aŭ kontraŭuloj al la registaro, kiaj ekzemple ĉe la [[Flugo 804 de EgyptAir]].
 
== Demografio ==
160 207

redaktoj