92-a SAT-Kongreso 2019: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 25:
En la SAT-kongresoj oni patoprenas por pridiskuti kun homoj el aliaj mondopartoj kiel transformi la socion kaj fari ĝin pli justa kaj pli homa. Sed tio ne signifas ke oni ne turismumos en Barcelono! Kelkaj el la planitaj aktivecoj tiurilate estas la jenaj:
* Tuttaga merkreda ekskurso
*Tutttaga ekskurso al [[Montserrat]] kaj [[Moià]] (Merkredon la 7-an). En Moià troveblas kroma trezoraĵo de la e-kulturo. Temas pri Biblioteko Ramon Molera, nuntempe prizorgata de lia filino Anna Maria Molera. Ŝi klarigos ĝian interesegan historion kaj montros al ni kelkajn el la plej valoraj eroj de la grandega kolekto, kiun tiu biblioteko posedas. Okaze de nia kongreso kaj kunlabore kun Javier Guerrero, tiu Biblioteko enretigis kelkajn periodaĵojn pri la Hispana milito. La kompleta kolekto de [[Popola Fronto]] nun [http://bibliotekomolera.org/popolafronto.html elŝuteblas]. Krome, Anna Maria gvidos turisman viziton al la vilaĝo, kiu kaŝas plurajn surprizojn, ekz. fascinan parkon. La ekskurso inkluzivos kompletan tradician tagmanĝon, kun tipaj mediteraneaj manĝajoj kaj bongustaj regionaj vinoj. Matene Karles Berga gvidos viziton al Montserrat, la magia montaro, unu el la plej konataj simboloj de Katalunio.
*
|