Insulto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
korekto de tajeratoj
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
La trian fojon veturis Lotrando sur ŝoseo al Náchod kaj atendis, kian predon alportos hazardo al li. Jen veturas, veturas veturileto kovrita per baŝo, kaj en ĝi bazarulo veturigas al vendoplaco en Náchod nurajn marcipanajn korojn. Kaj denove la juna Lotrando baras la vojon kaj krias: "Homo, kapitulacu, mi estas rabisto." Nome, tion instruis al li la hirta Vincento.

La bazarulo haltis, gratis sin sub la ĉapo kaj poste levetis la baŝon de la veturilo kaj diris internen: "Edzino, estas ĉi tie iu sinjoro rabisto."

Tiam disfaldiĝis la baŝo kaj el la veturileto elrampis maljuna dika sinjorineto, apogis la monojnmanojn je la koksoj kaj eksputis je la juna Lotrando: "Ci antikristo, ci arkilatrono, ci Babinský, ci bandito, ci Barabaso, ci baŝibozuko, ci besto, ci brokantulo, ci cigano, ci diablofloro, ci diablulo, ci diboĉulo, ci durkorulo, ci ekscesulo, ci fantomo, ci feroculo, ci fihomo, ci fikaraktero, ci fiulo, kion ci aŭdacas, tiel ataki honestajn kaj bonkonukataj homojn?"

"Pardonu, damo," flustris Lotrando konsternite, "mi ne supozetis, ke en la veturilo estas damo."

"Memkomprene, estas," daŭrigis la bazarulino, "kaj kia damo, ci fripono, ci Goljato, ci gorĝotranĉulo, ci Herodo, ci homtrompulo, ci huligano, ci incediisto, ci indiano, ci insidulo, ci iu, ci Judaso, ci Kaino, ci kanajlo!"