Antal Seidl studis [[gimnazio]], poste en [[seminario]] en sia naskiĝurbo, poste inter 1870-1872 en [[konservatorio]]Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko|Konservatorio de [[LejpcigoLepsiko]]. Li ankaŭ sendis muzikajn artikolojn al Hungarlando. Ekde 1872 li estis helpanto de [[Richard Wagner]], post 4 jaroj li jam helpis al [[Festivalo de Bayreuth]]. En [[1879]] li akceptis dirigentan [[statuso]]n en operejo de Lejpcigo. En [[1885]] li translokiĝis al Novjorko, kie li dirigentis la germanlingvajn [[opero]]jn en [[Metropola Operejo]]. Tamen li kelfoje reiris dirigenti al Eŭropo. En [[1891]] li iĝis dirigento de la [[Novjorka Filharmonio]]. Tiutempe li faris ankaŭ [[instrumentado|instrumentadajn]] laborojn. Li dirigentis ĉefe operojn de Wagner. Lia [[edzino]] estis sopranino de la Metropola Operejo.