Civito: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Bonvolu doni ligilon, se oni sxatus diri, ke duobla civitaneco estas "serioza problemo"
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
Civitoj grave diferencas per tio, kiel oni aniĝas en ili. Plej grava en multaj civitoj estas la maniero, laŭ kiu novnaskita infano iĝas civitano:
* Laŭ la sanga juro ([[latina lingvo|latine]] ''ius sanguinis'') infano heredas la civitanecon de siaj gepatroj. Tio kondukas al problemoj, se la gepatroj havas malsamajn civitanecojn.
* Laŭ la tera juro (latine ''ius soli'') infano ricevas la civitanecon de la regno, en kiu ĝi naskiĝas. Regnoj, kiuj favoras enmigradon, preferas tiun juron. LaPro tio la idoj de enmigrintoj havas alian civitanecon ol iliaj gepatroj.
 
Multaj civitoj akceptas eksterulojn, kiuj certan tempon loĝis sur la teritorio kaj pruviĝis utilaj membroj de la civito. En kelkaj landoj la civitaneco estas aĉetebla. En iuj regnoj plenkreskuloj povas akiri nur partan civitanecon. Ekzemple en [[Usono]] la balotrajto estas universala, sed la rajton kandidati por la [[Prezidento de Usono|prezidenteco]] havas nur tiu, kiu naskiĝis en la lando.