Kastelo de Chantilly: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Traduko de komenco de franca artikolo de la vikipedio.
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:33, 27 jul. 2019



La kastelo Chantilly [eldiru Ŝantiji] troviĝas en la franca komunumo Chantilly, en la departemento Oise, en la eksa regiono Pikardio (nuntempe en la pli granda regiono Hauts-de-France]. Ĝi situas en la valo de la rivero Nonette (alfluanto de Oise kiu mem estas alfluanto de Sejno).

Kun escepto de la tiel nomata « Petit Château » [Malgranda Kastelo], konstruita en la 16-a jarcento de Jean Bullant, la nuna kastelo estas rekonstruaĵo de la 19-a jarcento laŭ planoj de la arkitekto Honoré Daumet por la antaŭlasta filo de Reĝo Louis-Philippe I, Henriko de Orleano, Duko de Aumale (1822-1897), heredanto de la bieno, kiu instalis siajn kolektojn de pentraĵoj, desegnoj kaj malnovaj libroj. Li testamentis la tuton al la Institut de France [Instituto de Francio], sub la nomo "Muzeo Condé". La kastelo okupas la lokon de mezepoka fortikaĵo. "Les Grandes Écuries [La Grandaj Staloj]", konstruitaj de 1719 ĝis 1740, ĉefverko de la arkitekto Jean Aubert, nun gastigas la Ĉevalan Muzeon. La ĝardenoj estas unu el la plej rimarkindaj kreaĵoj de André Le Nôtre. La kastelo kaj ĝiaj kromkonstruaĵoj estas objekto de pluraj protektoj kiel historiaj monumentoj dum la jaro 1988 post unua protektado per dekreto de la 2-a de aprilo 1963, nuligita.


[[Kategorio:Muzeoj| ]]