Nurenberga Mondlingva Klubo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nurenbergo (ne -burgo) kaj ligu al ĝi!
Linio 1:
{{Unua}}
 
'''La NurenburgaNurenberga Mondlingva Klubo''' fondiĝis en la [[Germanio|germana]] urbo [[Nurenbergo]] la {{daton|26|februaro|1885}} kun la aldona titolo "[[Volapuko|Volapüka klub]]". Ĝia unua prezidanto estis [[Leopold_EINSTEIN|Leopold Einstein]]. La {{daton|22|februaro|1888}} [[Christian_SCHMIDT|Christian Schmidt]] fariĝis prezidanto pro la grava malsaniĝo de Einstein. Pro la influo de Einstein kaj Schmidt la klubo konvertiĝis al [[Esperanto]] la {{daton|18|decembro|1888}} kaj la {{daton|25|marto|1890}} akceptis la aldonan titolon "Esperanto-klubo". Kvankam la klubo havis tiam pli ol cent membroj, ne certas kiom da ili vere ellernis Esperanton. Laŭ [[L. L. Zamenhof]] mem ĝia aliĝo al Esperanto estas kondiĉa ke estos faritaj en la lingvo necesaj reformoj. Detaloj pri tiuj reformoj mankas.
 
Post la voĉdonado pri reformoj en Esperanto en [[1894]] Schmidt kaj la klubo lasis Esperanton. Schmidt laboris por la reformo de Volapük, kiu fariĝis [[Idiom Neutral]]. La {{daton|9|majo|1901}} la klubo akceptis novan aldonon al sia titolo - "Klub de amiki de lingu universala". Je la apero de [[Ido]] en [[1907]] Schmidt estis ankoraŭ prezidanto; la klubo aliĝis al tiu lingvo. La klubo estas bone konata en la historio de Esperanto kiel la unua Esperanta klubo en la mondo. Oni ne ofte mencias, ke ĝi forlasis Esperanton post nur ses jaroj.