Nurenberga Mondlingva Klubo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
internaj ligiloj
e mistajpaĵo
Linio 3:
'''La Nurenberga Mondlingva Klubo''' fondiĝis en la [[Germanio|germana]] urbo [[Nurenbergo]] la {{daton|26|februaro|1885}} kun la aldona titolo "[[Volapuko|Volapüka klub]]". Ĝia unua prezidanto estis [[Leopold_EINSTEIN|Leopold Einstein]]. La {{daton|22|februaro|1888}} [[Christian_SCHMIDT|Christian Schmidt]] fariĝis prezidanto pro la grava malsaniĝo de Einstein. Pro la influo de Einstein kaj Schmidt la klubo konvertiĝis al [[Esperanto]] la {{daton|18|decembro|1888}} kaj la {{daton|25|marto|1890}} akceptis la aldonan titolon "Esperanto-klubo". Kvankam la klubo havis tiam pli ol cent membroj, ne certas kiom da ili vere ellernis Esperanton. Laŭ [[L. L. Zamenhof]] mem ĝia aliĝo al Esperanto estas kondiĉa ke estos faritaj en la lingvo necesaj reformoj. Detaloj pri tiuj reformoj mankas.
 
Post la voĉdonado pri reformoj en Esperanto en [[1894]] Schmidt kaj la klubo lasis Esperanton. Schmidt laboris por la reformo de Volapük, kiu fariĝis [[Idiom Neutral]]. La {{daton|9|majo|1901}} la klubo akceptis novan aldonon al sia titolo - "Klub de amiki de lingu universala". Je la apero de [[Ido]] en [[1907]] Schmidt estis ankoraŭ prezidanto; la klubo aliĝis al tiu lingvo. La klubo estas bone konata en la [[historio de Esperanto]] kiel la unua [[Esperanto-klubo|Esperanta- klubo]] en la mondo. Oni ne ofte mencias, ke ĝi forlasis Esperanton post nur ses jaroj.
 
== Literaturo ==