Dieter Berndt: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+Informkesto, +DEFAŬLTORDIGO, ...
aktualigis kaj pliampleksigis la kontribuon laŭ la fontoj
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
 
'''Dieter Berndt''' <Čenda> (naskiĝis la [[29-an de junio]] [[1935]] en [[Kudowa-Zdrój|Sackisch]], hodiaŭ Zakrze, [[Pollando]] - mortis la [[24-an de decembro]] [[2014]] en [[Berlino]]) estis germana esperantisto, travivinta junaĝon en [[Ĉeĥoslovakio]]. PosteLi liagadis loĝismultfacete en la Esperanto-movado de [[BerlinoGermana Demokratia Respubliko|GDR]], speciale en Berlino kaj aktivis grave por german-ĉeĥaj esperantistaj rilatoj.
 
== Vivo ==
Li helpis organizi [[Set Lančov]], preparis ludojn por [[Juna Amiko]], modernigis lernolibron de Esperanto por ĉeĥoj de [[Theodor Kilian]] (en la reto), tradukis librojn por knaboj ([[Jaroslav Foglar]], [[Karl May]]) el la lingvoj germana kaj ĉeĥa, kiujn li regis same bone.
Dieter Berndt dum sia infaneco ĝis la aĝo de 10 jaroj vivis en sia naskiĝloko, kie la patro posedis metiejon. La patro dum la milito perdiĝis. Pro germaneco la patrino kun du infanoj – Dieter havis pli aĝan fraton – [[Forpelo de Germanoj (1944–1950)|devis forlasi]] en 1946 la hejmurbon, nun apartenantan al Pollando. La familio iris al la proksima [[Nové Město nad Metují]] en Ĉeĥio. La patrino scipovis la ĉeĥan lingvon. Kiel teksistino ŝi nun perlaboris la vivrimedojn.
 
La dekjara Dieter, ĝis tiam nur reganta la germanan lingvon, nun vizitis ĉeĥan lernejon kaj devis rapide alkutimiĝi al la nova lingvo. En tio li sukcesis, kaj li vizitis poste ĉeĥan metian lernejon, fariĝis seruristo kaj poste laboris en tiu profesio. En la ĉeĥlerneja tempo naskiĝis la voknomo Čenda, kiun ankaŭ poste uzis liaj ĉeĥaj amikoj.<ref>Konciza biografio de Dieter Berndt (familia posedaĵo)</ref>
 
En 1961 Dieter Berndt kun la patrino translokiĝis al [[Luckenwalde]] en GDR. Li, kiu ĝis tiam estis sen ŝtataneco, nun ricevis la GDR-an ŝtatanecon.
 
En 1964 li en [[Pirna]] edziĝis. Kun la edzino Renate Berndt, kiu ĵus finis la studadon en [[Leipzig|Lepsiko]] kiel [[Diplomo|diplomita]] interpretistino kaj [[Tradukisto|tradukistino]], li iris al Berlino.
 
La 9-an de septembro en 1967 naskiĝis la filo Joachim (Joaĥim).
 
== Esperanto-agado ==
 
=== Gvido de kursoj kaj grupo ===
Dieter Berndt en 1951 lernis Esperanton. Li vizitis diversnivelajn kursojn (A, B, C) kaj estis ekzamenita. Fine li sukcesis post kurso D por kursgvidantoj en ekzameno.
 
Ekde 1952 li sin engaĝis por la ĉiujara internacia [[Somera Esperanto-Tendaro Lančov|Somera Esperanto-Tendaro (SET) en Lančov]] ([[Ĉeĥio]]). Kelkajn jarojn li tie ankaŭ instruis.
 
Al Esperanto-aranĝoj en Berlino li jam veturis de Luckenwalde. Post la fondo de Distrikta Laborrondo Esperanto en Berlino (DLR Berlino) kadre de Germana Kulturligo, li kune kun sia edzino Renate en somero 1965 gvidis la unuan Esperanto-kurson en la turĉambro de hodiaŭa Kulturbrauerei (Kultura bierfarejo) en Berlino [[Prenzlauer Berg]]. Sekvis pluaj kursoj surbaze de mem ellaborita kaj multobligita instrumaterialo.<ref>Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj Kulturo en Berlino. Jubilea LIbro 1903-2003, Mondial, Novjorko – Berlino 2006, p 256</ref>
 
Dieter Berndt fariĝis membro de DLR Berlino kaj post fondo de Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR (GDREA) en 1981 li apartenis al la Distrikta Estraro Berlino de [[Esperanto-Asocio de GDR|GDREA]].
 
El kurso por komencantoj fondiĝis en 1968 Esperanto-grupo en la Kulturliga klubo Frankfurter Allee 285 en Berlino [[Lichtenberg (kvartalo de Berlino)|Lichtenberg]], kiun Dieter Berndt gvidis ĝis 1982.
 
En tiu ĉi grupo kolektiĝis speciale pli junaj esperantistoj kaj fervojistaj esperantistoj. Gvidaj fervojistaj esperantistoj en GDR kiel Achim Meinel, Horst Jasmann kaj Horst Theurich aktivis en la grupo. Dieter Berndt gvidis kursojn kaj organizis la klubprogramon. En 1971 li instigis la kantistinon el la „Chanson-Klub de Kulturligo“ Gerda Lapoehn, kanti ankaŭ en Esperanto. Ŝi en kelkaj naciaj kaj internaciaj Esperanto-aranĝoj kantis kanzonojn.
 
Ne surprize li iniciatis amikajn ligojn al [[Pardubice]] en Ĉeĥio. En 1973 li en Pardubice kune kun [[Karel Franc]], la estro de la Esperanto Klubo en Kulturdomo de Sindikatoj, subskribis amikecan kontrakton de la du Esperanto-kluboj. Sekve okazis reciprokaj vizitoj, ankaŭ privataj kontaktoj, komunaj vizitoj de Esperanto-aranĝoj en GDR kaj Ĉeĥio. Ankaŭ la famajn pacrenkontiĝojn ekde 1978 en Pardubice ili komune partoprenis. Grava kunlaborantino en Pardubice estis ankaŭ [[Milada Hemerková]].
 
Post rezigno pri la gvido Dieter Berndt pluaktivis en la grupo. Li respondecis por la lingvaj ekzercoj.
 
Kiel kursgvidanto li agadis ankaŭ en aliaj berlinaj distriktoj, en [[Potsdamo]] kaj ĉe semajnfinaj kursoj kaj aliaj okazoj.
 
En 1988 estis instalita centra koresponda kurso de GDREA en Berlino. Dieter Berndt estis unu el la mentoroj  por la 314 partoprenantoj (en 1988).<ref>der esperantist n-ro 157: 37</ref>
 
=== Tradukado kaj publikigado ===
Dieter Berndt, parte kune kun sia edzino, tradukis, skribis kaj reviziis tekstojn por kelkaj Esperanto-gazetoj: der esperantist, [[PACO (revuo)|PACO]], [[Juna Amiko]], Berlina Informilo (Orienta Berlino).
 
De 1983 ĝis 1985 li estis redaktoro de la Berlina Informilo (Orienta Berlino). Lia filo Joachim Berndt redaktis ĝin en 1988-1989 kun kun Bettina Büchner.
 
Ekde 1980 li en der esperantist redaktis la rubrikon „Legu kaj lernu!“.<ref>der esperantist n-ro 101: 65</ref>
 
Ekde 1983 li gvidis tradukkonkurson de ''der esperantist'', kiun partoprenis en la unua jaro 45 esperantistoj, inter ili 5 eksterlandanoj, kaj kiun gajnis poste konataj homoj kiel ekzemple [[Ulrich Becker]].<ref>der esperantist n-ro 27: 115</ref>
 
Li helpis organizi [[Set Lančov]], preparis ludojn por [[Juna Amiko]], modernigis lernolibron de Esperanto por ĉeĥoj de [[Theodor Kilian]] (en la reto), tradukis librojn por knaboj ([[Jaroslav Foglar]], [[Karl May]]) el la lingvoj germana kaj ĉeĥa, kiujn li regis same bone., al Esperanto.
 
== Honorigoj ==
Johannes-R-Becher-medalo en bronzo (de Kulturligo) - 1979<ref>der esperantist n-ro 98: 23</ref>
 
Honorinsigno de GDREA -1980
 
==Tradukoj kaj artikoloj==
Linio 40 ⟶ 88:
*'''Novjara feliĉo''' (Otakar Batlička: marto 2011)
 
== Referencoj ==
<references />
== Eksteraj ligiloj ==
*[http://esperanto.czechian.net/ucebnice/index.html Modernigita lernolibro de Theodor Kilian]