Ĉeko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Reinhard16 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
Landoj, kies pagosistemo baziĝas sur ĉekoj, ofte havas tre severajn regulojn pri la uzo de senvaloraj ĉekoj. Ties uzanto povas perdi la rajton plu uzi sian konton aŭ sian [[kreditkarto]]n.
 
Male al [[kambio]] ĉeko per si mem donas neniun garantion, ke oni efektive ricevos la monon de la indikita banko. Fakte ĝi pagos, se la kliento havas sufiĉan bonhavon aŭ krediton, alikaze ne. Por doni tiun garantion oni uzis de 1969 ĝis 2001 en multaj precipe eŭropaj landoj la ''eŭroĉekkarton'', kies numeron oni notis sur la dorso de la ĉeko. Tio malpopulariĝis kaj fine estis ĉesigata favore al memstara uzo de la karto kiel [[debetkarto]].
 
== Komparo kun [[kambio]] ==
 
Kambia kaj ĉeka [[juro]] tre similas, kaj la formala rolo estas ambaŭkaze triangula pago-ordono (A ordonas al B pagi al C). Sed estas tri gravaj diferencoj:
* Por ĉeko ne ekzistas ''akcepto''. Tial la supre menciita manko de garantio.
* Ĉeko estas ĉiam tuj pagenda. Mankas funkcio de [[kredito]].
* Kiel profitanto povas esti indikata la [[portanto]] kaj plej ofte tio okazas. Tiam ne necesas [[surdorsigo]] por transdoni ĝin. Aliflanke ĝi estas malpli sekura en kazo de perdo.
 
[[Kategorio:Ekonomiko]]