Kastelo de Chantilly: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
→‎La originoj: Korekto pro malgxusta ligo
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 26:
=== La originoj ===
Chantilly estis unue malnova fortikaĵo el la Mezepoko kiun limigis sep turoj kaj ĉirkaŭis akvo-fosaĵoj. Ĝi estis konstruita sur marĉejo en la valo de la rivero Nonette kaj kontrolis la vojon de Parizo al [[Senlis_(Oise)|Senlis]]. La kastelo origine apartenis al Guy de Senlis, tielnomata « bouteiller » [pli malpli "vinisto"] de la reĝo [[Ludoviko_la_6-a_(Francio)|Ludoviko la 6-a]] fine de la dek-unua jarcento. La familio aldonis al sia patronomo la nomon de ĉi tiu funkcio (Bouteiller de Senlis), kaj konservis la kastelon ĝis la dek-kvara jarcento.
Prirabita de la kamparanoj en la jaro [[1358]], dum la [[Guillaume Caillet|franca kamparana ribelo]], franclingve nomita La Grande Jacquerie, la fortikaĵo estas vendata en [[1386]] de [[Guy de Laval]] kiu estis la heredinto de la Bouteiller de Senlis al [[Pierre d'Orgemont]], eksa [[kanceliero]] de la reĝo de Francio [[Karlo la 5-a]].
La rekonstruado de la kastelo komencis dank'al Pierre d'Orgemont en [[1386]] kaj finiĝis post lia morto dank'al lia filo Amaury ; la kastelo restis posedaĵo de la familio dum tri generacioj en la 14-a kaj la 15-a jarcentoj.
En [[1484]], Pierre III [Petro la 3-a] d'Orgemont, seninfana, heredigas Chantilly al sia nevo [[Guillaume de Montmorency]] († [[1531]]).