Alabamo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 42:
 
== Historio ==
[[Dosiero:Moundville_Archaeological_Site_Alabama.jpg |eta |maldekstre |160px |Arkeologiaj postrestaĵoj de la misisipo-kulturo apud Moundville, en centra Alabamo]]
Alabama iĝis la 22-a ŝtato de Usono la [[14-a de decembro|14-an de decembro]] [[1819]].
La lastaj jarcentoj antaŭ la alveno de eŭropanoj, en Alabamo loĝis kamplaboristaj popoloj, kiuj jam konis la kupron (do ili ne plu apartenis al la [[neolitiko]] sed jam eniris [[ĥalkolitiko]]n) sed ne la [[bronzo]]n. La plej grava kultivaĵo por ili estis [[maizo]].
 
Similaj kulturoj ekzistis en la tuta sudorienta parto de Usono. La komuna fono estas nomata [[Misisipo-kulturo]], el la granda rivero apud kiu ĝi ekestis (poste ĝi disvastiĝis orienten). En Alabamo estas grava arkeologia loko apud [[Moundville]].
 
Hispanoj alvenis en Alabamon jam en la [[16-a jarcento]]. En [[1702]] la francoj fondis la unuan urbon, Mobile: Alabamo estis tiam parto de [[Luiziano]]. Post la [[Sepjara milito|Sepjara Milito]] Alabamo estis transdonita al Britio ([[1763]]). En [[1783]] la norda parto de Alabama pasis sub la ĵus nakiĝintan Usonon, kaj la suda parto sub Hispanion.
 
AlabamaEn [[1813]] la tuta Alabamo pasis al Usono. Ĝi iĝis la 22-a ŝtato de Usono la [[14-a de decembro|14-an de decembro]] [[1819]].
 
Je la [[11-a de januaro]] [[1861]], Alabamo secesiis de Usono dum la [[Usona Enlanda Milito]] kaj [[Montgomery (Alabamo)|Montgomery]], Alabamo, fariĝis en [[1861]] la unua ĉefurbo de la [[Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko]].