Bex: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-==Eksteraj Ligiloj== +== Eksteraj ligiloj ==)
esperantigita ŝablono (Referencoj), pli belaj buloj, formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj
Linio 19:
'''Bex''' estas komunumo en la [[Aigle (distrikto)|distrikto Aigle]] en [[Kantono Vaŭdo]], [[Svislando]]. Ĝi havis 6630 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
 
== Geografio ==
La komunumo Bex situas en la [[Alpoj|Vaŭdaj Alpoj]] en oriento de Kantono Vaŭdo kaj etendiĝas de la nordorienta bordo de [[Rodano]] en la valo de la rivero Avançon ĝis al la montoj Dent de Morcles kun alteco de 2969 m [[s.m.]], Grand Muveran, kun alteco de 3051 m [[s.m.]], kaj Les Diablerets, kiu kun alteco de 3210 m [[s.m.]] sur la limo al Ormont-Dessus estas la plej alta punkto de la komunumo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Bex multnombraj vilaĝoj, vilaĝetoj kaj setlejoj, nomo [[Anzeindaz]], [[Cotterd]], [[Le Glarey]], [[Le Châtel]], [[Chiètres]], [[Fenalet]], [[Frenières-sur-Bex]], [[La Forêt]], [[L'Allex]], [[Le Bévieux]], [[Le Bouillet]], [[Les Dévens]], [[Le Chêne]], [[Les Plans-sur-Bex]], [[Les Posses]] kaj [[Solalex]].<ref>Fonto: [http://map.geodataviewer.admin.ch/geodatenviewer.php?x=567157&y=122276 Reta mapo 1:20000 de Swisstopo]</ref>
 
Linio 25:
<ref>Fonto: [http://www.bfs.admin.ch/bfs/portal/de/index/themen/02/03/blank/data/gemeindedaten.html Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011]</ref>
 
== Najbaraj komunumoj ==
La komunumo Bex limas en nordo al [[Gryon]], en nordnordoriento al [[Ormont-Dessus]], en nordoriento al [[Conthey]] ([[Kantono Valezo|VS]]), en sudoriento al [[Chamoson]] ([[Kantono Valezo|VS]]), en sudsudoriento al [[Leytron]] ([[Kantono Valezo|VS]]), en sudo al [[Fully]] ([[Kantono Valezo|VS]]), en sudsudokcidento al [[Collonges]] ([[Kantono Valezo|VS]]), en sudokcidento al [[Lavey-Morcles]], en okcidento al [[Saint-Maurice VS|Saint-Maurice]] ([[Kantono Valezo|VS]]), en okcidentnordokcidento al [[Massongex]] ([[Kantono Valezo|VS]]), kaj en nordokcidento al [[Monthey]] ([[Kantono Valezo|VS]]).
 
== Trafiko ==
Tra Bex pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 kaj la [[svisa aŭtovojo A9]], kiu disponas pri propra alveturejo sur la komunuma teritorio. Bex disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de [[Laŭzano]] al [[Brigo]] kaj estas la elirpunkto de la etspura trajnlinio al [[Villars-sur-Ollon]], krome kondukas loka buslinio al [[Monthey]]. En la Rodanebenaĵo troviĝas [[aerodromo]] kun la ICAO-Kodo LSGB.
 
== Historio ==
La unua dokumenta mencio de Bex datiĝas el la jaro [[574]] kiel ''in Baccis''. En la jaro 574 en batalo apud Bex frankaj trupoj venkis kontraŭ langobardoj. Kun la Grafolando Valezo Bex kiel donaco de la reĝo Rudolfo la 3-a de Burgonjo fariĝis en la jaro [[999]] havaĵo de la episkopo de Siono. En la jaro 1464 Bex estis okupita de bernaj trupoj. En la jaro [[1476]] Bex submetiĝis al Berno kaj estis ĝis la [[Helveta Revolucio]] de [[1798]] mandata teritorio de la Voktejo Aigle.<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D2277.php ''François Berger'': ''Bex'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2004-06-30)]</ref>
 
== Partneraj komunumoj ==
Bex havas komunuman partnerecon kun [[Tuttlingen]] en [[Baden-Virtembergo]] en [[Germanio]].
 
== Notoj kaj referencoj ==
<references />{{Referencoj}} <!-- Helpo : http://eo.wikipedia.org/wiki/Helpo:Referencoj kaj piednotoj -->
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://www.bex.ch Oficiala retejo de la komunumo Bex]
{{komunejokatKomunejokat|Bex}}
<!---
 
== Bildoj ==
<gallery>
</gallery>
---><br />
{{Navigilo:Komunumoj de la Distrikto Aigle}}
{{Bibliotekoj}}