Kastelo de Chantilly: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 36:
La plej fama membro de ĉi tiu familio, la [[konestablo]] [[Anne de Montmorency (1492-1567)]], lasas renovigi la fortikaĵon per [[Pierre Chambiges]] en [[1528]] kaj, en [[1551]], konstruigas, piede de la malnova fortikaĵo, la "Capitainerie" [kapitanejon] aŭ Malgrandan Kastelon, fare de la arkitekto [[Jean Bullant]], kiu jam estis laborinta en sia kastelo de Ecouen. Li ankaŭ konstruigas en [[1538]] la terason sur kiu staras nuntempe lia rajda statuo kaj konstruigas sep kapelojn : du el tiuj estas konservataj ene de la parko. Estas ankaŭ li, kiu desegnigas la unuajn ĝardenojn.
 
[[Henriko la 1-a de Montmorency]] konstruigas en la supra parto de la parko la ĥaton alinomatan "La Domon de [[Silvia]]" [franclingve : "La Chaumière" aǔ "La Maison de Sylvie" [nimfo de la arbaro]), kiu transvivas ĝis hodiaŭ, kvankam transformita.
 
Ĝia celo estis gastigi [[Henriko la 4-a (Francio)|Henrikon la 4-an, reĝon de Francio]], sed ĉi tiu malgranda pavilono estis ankaǔ la rifuĝejo de la poeto [[Théophile de Viau]], kondamnita al morto sur la [[brulŝtiparo]].
 
Li ricevis azilon de [[Marie-Félicie des Ursins | Marie des Ursins]], kiun li prikantis sub la nomo de Silvie (Sylvie) [Silvia], de kie venas la nomo de la parko kaj de la domo. La poeto pasigis la lastajn monatojn de sia vivo († 1626) sub la protekto de marŝalo [[Henriko la 2-a de Montmorency]].