22-a de aŭgusto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
→‎Eventoj: kontraŭpolismo de Hitler
Linio 32:
* [[1922]]: Ĉefo de provizora irlanda registaro [[Michael Collins (politikisto)|Michael Collins]] pereis en [[atenco]] farita de grupo de [[IRA (Irlando)|IRA]], kontraŭa al paca negocado kun [[britoj]]
* [[1932]]: [[BBC]] entreprenis eksperimentan disvidigon de [[televido|televida]] programo
* [[1939]]: '''[[Kontraŭpolismo]]''': en [[Obersalzberg]] [[Hitler]] formulis instrukcion al altrangaj [[oficiro]]j de [[Wehrmacht]]: ''detruo de Pollando estas nia la plej proksima celo. Mi sendas orienten miajn taĉmentojn kun la kadavra kranio kun ordono mortigi sen kompato ĉiujn virinojn kaj infanojn de la [[raso]] kaj [[pola lingvo]]. Estu brutalaj kaj agu kun la plej granda krueleco. Tiamaniere ni akiros ''[[lebensraum]]'', kio necesas al ni''.
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1940]]: Germanaj regopovoj de [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] konstatis ke multaj [[judoj]] en [[Krakovo]] vendas sian havaĵon, precipe [[meblo]]jn al polaj [[kamparano]]j
** '''Al [[Buchenwald]] de ĜG alvenis transporto de 622 malliberuloj, interalie de [[Kielce]]-regiono'''; [[Nov-Jorko]]: Piotr Yolles en "Nowy Świat" ([[Nova Mondo]]) protestis kontraŭ du artikoloj pri la germana [[kvina kolono]], al kiu oni enkalkulis polan ministron [[Józef Beck]]; [[Budapeŝto]]: "[[Wieści Polskie]]" informis pri pola dusemajnrevuo "Eĥo de [[Ŝanhajo]]"; [[Londono]]: brita parlamento leĝigis restadon de Polaj [[Armitaj fortoj]]
** [[1941]]: Polan registaron en [[ekzilo]] forlasis interalie [[Kazimierz Sosnkowski]] kaj [[August Zaleski]] protestante kontraŭ subskribo de pola-soveta pakto el la [[30-a de julio]] 1941; al la registaro eniris - nomumita de generalo [[Władysław Sikorski]] - pola [[ambasadoro]] en [[Britio]] [[Edward Raczyński]] kiel estro de [[ministerio pri eksteraj aferoj]]; en [[Krakovo]] fondiĝis [[konspiro|konspira]] Teatro de [[Vorto]], kies membro estis posta pola papo [[Johano Paŭlo la 2-a]]
** [[Ukrainio]]: '''[[Masakro de judaj infanoj en Bila Cerkva]] - amasa [[murdo]] de preskaŭ 90 infanoj kaj [[bebo]]j fare de [[ukraino|ukraina]] milico'''; germanaj soldatoj atingis [[Sankt-Peterburgo|Leningradon]]; sovetaj regopovoj indikis [[Buzuluk]] kiel loko de la [[stabo]] de [[Pola Armeo en Sovetunio]] - generalo [[Władysław Anders]] eldonis la unuan ordonon por la armeo
** [[1942]]: [[Ordnungspolizei|Germana polico]] pafmortigis en Siedleczka (apud [[Kańczuga]]) ĉirkaŭ 160 personojn kaj en Zawoja (proksime al [[Sucha Beskidzka]]) 15 judojn, en [[Poznań]] oni senkapigis 15 [[poloj]]n; polico komencis likvidi [[geto]]n en [[Sieradz]], kie tiutage estis ĉirkaŭ 4,5 mil judoj; en Roĵiŝĉe ([[Volina provinco]]) '''[[Sicherheitsdienst]] el [[Lucko]] kun partopreno de germana ĝendarmaro kaj ukraina polico pafmortigis en proksima sablominejo ĉirkaŭ 3 mil loĝantojn de la loka [[geto]]''' - kelkcent judoj fuĝis kaŭzante [[incendio]]n de la geto, sed 400 da ili ukrainaj policanoj sukcesis kapti kaj pafmortigi sur [[tombejo]]
** [[Brazilo]] deklaris militon kontraŭ [[Germanio]] kaj [[Italio]]
** [[1943]]: [[Volinia masakro]]: ukrainoj murdis en Radowice (proksime al Kowel, [[Volina provinco]]) 20 polojn, revenantaj post [[meso (diservo)|meso]] el preĝejo
** Sur [[Bornholm]] falis testo-raketo [[V-1]], kies fotojn kaj desegnojn oni transdonis al [[britoj]] - la unua [[spionado|spiona]] informo pri ĝia aspekto
** [[1944]]: [[Ribelo de Varsovio]] (pli da eventoj): ribelantoj forlasis ruinojn de [[Armilejo]], sed konkeris germanan restoracion kaj retenis Teatran Placon; '''la dua ambaŭflanka atako por trairi de kvartalo [[Żoliborz]] al Malnova Urbo malsukcesis, 300 soldatoj estis mortigitaj aŭ vundiĝis''' - sume 400 mortfalis en tiu ĉi la plej sanga batalo de la ribelo; [[Aliancanoj|aliancaj]] aviadiloj nokte alterigis ĵetaĵojn al [[Śródmieście|Mezurbo]], '''germana sekureca servo pafmortigis en [[Varsovio]] 292 personojn kaj oni bruligis 471 viktimojn de ekzekutoj'''; sovetaj regopovoj komencis [[deportado]]n de pola [[junularo]] de [[Vilno]]
** Marŝalo [[Josef Stalin]] respondis idente al [[Winston Churchill]] kaj [[Franklin D. Roosevelt]] sen aludo de eventuala helpo - nomante kaŭzintojn de la [[ribelo de Varsovio]] [[krimo|krimulo]]j; [[Ruĝa Armeo]] aneksis [[Talino]]n, la ĉefurbon de Estonio; [[masakro]] sur [[Kreto (insulo)|Kreto]], fare de [[infanterio]] de [[Wehrmacht]] komenciĝis kune kun rabado, kaptado de brutaro kaj detruo de rikoltoj - '''dum kelkaj tagoj [[germanoj]] murdis 164 [[grekoj]]n'''
* [[1953]]: [[CIA]] atencas kontraŭ demokrate elektita [[Mohamed Mosadek]], ĉeministro de [[Irano]]