9-a de aŭgusto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: pola rezistado en 1944
→‎Eventoj: 1941-kompletigo
Linio 43:
* [[1942]]: [[Britoj]] arestis en [[Mumbajo|Bombay]] [[Mohandas Karamchand Gandhi]] kaj la tutan [[ekzekutivo|Ekzekutivan]] Komitaton de [[Barata Nacia Kongreso]]
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1940]]: [[Operaco Barbaroso]]: '''komandantaro de [[Wehrmacht]] eldonis sekretan direktivon pri koncentrado de germana militistaro en [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] kadre de preparoj al agreso kontraŭ [[Sovetunio]]'''; [[Varsovio]]: "[[Biuletyn Informacyjny]]" informis, ke ortodoksaj ukrainaj klerikoj donacis al germana armeo 38 preĝejajn [[sonorilo]]jn; "Walka" (Batalo), periodaĵo de Nacia Partio en enkonduka artikolo ''Ĝenerala linio kaj ties konsekvencoj'' konstatis, ke neniam germanoj sukcesos aktive [[kunlaborismo|kunlaborigi]] polojn kontraŭ judoj kaj ''Ni povas iri en internaj aferoj nek kun germanoj kontraŭ judoj, nek kun judoj kontraŭ germanoj. Ni iras propravoje''.
** Polaj ŝipoj ''SS Śląsk'' kaj ''SS Cieszyn'', pro minaco de transpreno flanke de franca [[reĝimo de Vichy]], fuĝis de haveno [[Kaolack]] en Franca [[Okcidentafriko]] al [[Banĵulo|Bathurst]] en brita [[Gambio]]; [[Londono]]: dum dutaga konferenvo de Nacia Konsilio '''pola ministro pri socia protekto listigis nombron de polaj [[rifuĝinto]]j''': en neokupata Francio - 11 mil, Rumanio - 5 mil, Hungario - 4 mil, Britio - 3 mil, Jugoslavio - 1 mil, Portugalio - 1 mil, Hispanio 600, Alĝerio kaj Maroko - 500
** [[1941]]: Germanaj regopovoj en [[Varto]]-Lando malpermesis vendi [[frukto]]jn al [[poloj]]; aperanta en [[Lublin]] gazeto por poloj ŝanĝis titolon de "Głos Lubelski" al "Nowy Głos Lubelski" (Nova Lublina Voĉo) kaj en [[Lvovo]] aperis germana "Gazeta Lwowska" (Lvova Gazeto), kies eldonkvanto por [[Galicio]] post 2 jaroj superis 88 000 ekzempleroj
** [[Atlantiko]]: batalo pri [[konvojo]] HG-69 - brita eskorto pere de radia rekognosko sukcese reĵetis atakojn de germanaj kaj italaj [[submarŝipo]]j
** [[1942]]: [[Gestapo]] kaj [[SS (organizo)|SS]] pafmortigis en Kostrze apud [[Krakovo]] ĉirkaŭ 100 judojn; '''en [[koncentrejo]] [[Aŭŝvico (koncentreja komplekso)|Aŭŝvico]] pereis judino [[Edith Stein]], filozofino kaj [[karmelanoj|karmelanino]]''' - postmorte [[beatigo|beatigita]] de papo [[Johano Paŭlo la 2-a]]; '''al Aŭŝvicon oni alveturigis 1068 judojn el [[Francio]], el kiuj 794 estis tuj mortigitaj en [[gaso|gas]]ĉambroj'''
** [[Aliancanoj]] komencis provizi sieĝitan [[Malto]]n; venko de [[japanoj]] en batalo de insulo Savo ([[Salomonoj]]); '''pola registaro en [[ekzilo]] organizis en [[Londono]] [[gazetara komuniko|gazetaran konferencon]] pri [[genocido]] de [[judoj]] en [[okupado|okupata]] [[Pollando]]'''; [[germanoj]] komencis eldoni por [[ukraino]]j laŭvican semajnrevuon "Ĉertkivska Dumka"
** [[1943]]: Apud vilaĝo Borów (proksime al [[Kraśnik]]) taĉmento de '''[[Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando]] pafmortigis 28 "[[partizano]]jn" de la taĉmento de rabista grupo sub ŝildo de Popola Gvardio''' (kaj hazarde 4 kamparanojn), kiu neniam batalis kontraŭ germanoj, sed kiel soveta unuo preparis kandidatojn por servi en [[NKVD]] kaj pola komunista Sekurec-Oficejo - la verdikton pri likvido de plimulto de antaŭmilitaj krimuloj decidis [[Pola Partizana Ŝtato|Pola Subtera Ŝtato]] kaj plenumis ĝin subkolonelo Leonard Zub-Zdanowicz, [[mutobskuruloj|mutobskurulo]]