Maniĥeo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Osteologia movis paĝon Mani (profeto) al Maniĥeo: laŭ NPIV http://vortaro.net/#Maniĥeo (el latina Manichaeus / greka Μανιχαῖος)
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
| titolo = [[profeto]] de [[Maniĥeismo]]
}}
'''Maniĥeo''' aŭ '''''Mani''''' (mezperse {{lang|pal|𐭌𐭀𐭍𐭉}}; perse {{lang|fa|مانی}}; greke {{lang|grc|Μάνης}} aŭ {{lang|grc|Μανιχαῖος}}; latine {{lang|la|Manes}} aŭ {{lang|na|Manichaeus}}; naskiĝis la [[14-a de aprilo|14-an de aprilo]] [[216]] en [[Seleŭkio-Ktesifono]], mortis la [[26-a de februaro|26-an de februaro]] [[277]] en [[Gundiŝapur]]) estas la [[profeto]] de [[Maniĥeismo]]. Li estis edukita en medio de baptistoj, konataj kiel la [[Elĥasaitoj]]. Ĉi tiuj [[judaj kristanoj]] (laŭ aliaj [[Mandeoj]]) praktikadis ĉiutagajn purigadojn de korpo kaj manĝaĵoj, observis la [[Torao]]n kaj rekonis [[Jesuo]]n kiel la Savinton.
 
ManiManiĥeo, kiu, imitante [[Paŭlo]]n, sin konsideris ''apostolo de Jesuo Kristo'', mesaĝis dualisman religion. Sian instruon li diskonigis en pluraj libroj, kiuj fariĝis [[kanono|kanonaj]] en lia eklezio. Ĉiuj konserviĝis nur en fragmenta formo.
 
El lia predikado estiĝis [[monda religio]]: danke al la maniĥeaj misiistoj ilia eklezio baldaŭ fariĝis grava konkurenco de la oficiala [[kristanismo]]. Origine – ankaŭ pro la tiea reĝo [[Ŝapur la 1-a]] – la nova religio estis sukcesa en [[Persujo]], sed lia sekvanto, instigate de la pastro-[[kasto]] de la [[Magoj]], persekutis ĝin. Mani mem mortis martire en la karcero en [[276]]. Ĉar ĉi persekutado daŭris ĝis la komenco de la araba superregado, la maniĥeoj fuĝis al aliaj regionoj: la religio disvastiĝis ĝis okcidenta [[Nord-Afriko]], [[Hispanio]] kaj eĉ [[Romo]] unuflanke kaj aliflanke ĝis en [[Ĉinio]]. En okcidento ĝi formortis en la [[6-a jarcento]], sed iom el iliaj ideoj postvivis ĉe la [[bogomilo]]j. En la [[8-a jarcento]] ekzistis maniĥea eklezio en Ĉinio, nur en la [[13-a jarcento]] la [[maniĥeismo]] definitive malaperis.
Linio 12:
La strukturo de la maniĥea eklezio estis hierarkia: la gvidanto (Greke αρχηγος) ĝis komence de la [[10-a jarcento]] rezidis en [[Babilono]], kiam lia rezidejo transiris al [[Samarkando]]. Sub li estis 12 [[apostolo]]j, 72 [[episkopo]]j kaj 360 [[presbitero]]j. Kvara rango estis la ''elekti'' (elektitoj) de ambaŭ seksoj. Kvinan oficialan rangon konsistigis la amaso de la tiel nomataj "aŭskultantoj", inter kiuj estis ankaŭ [[Aŭgusteno de Hipono]], kiu pli poste kiel ortodoks-kristana episkopo fariĝis fervora kontraŭulo de la Maniĥeismo.
 
== Vidu ankaŭ ==
 
* [[Zaratuŝtro]]
* [[Paŭlo]]