Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
e (Golfestro movis paĝon Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo al Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio: Nova nomo decidita en Seulo 2017 )
 
S-ro Braun pro profesiaj spertoj konvinkiĝis pri la valoro de la lingvo en la kampo de internaciaj komercaj rilatoj. Li kaj s-ro Mee en [[1984]] ekintencis revivigi la uzadon de Esperanto en komerco/ekonomio kaj kunlaborigi la interesitajn homojn tiucele. Ili iniciatis sondadon de opinioj inter la fakdelegitaro de [[Universala Esperanto-Asocio|UEA]]. La opinisonda cirkulero iris al pli ol 150 adresoj en 67 landoj, kaj ĝi invitis al kunlaboro. La reagoj estis tiom multnombraj ke, por grupe respondi, en aŭgusto 1984 eldoniĝis la unua Laŭokaza Novaĵletero de IKEF (antaŭulo de La Merkato).
[[Dosiero:1993 Dokumentaj Kreditoj.jpeg|eta|''Dokumentaj Kreditoj'', 1993.]]
 
Unua laborkunsido okazis en [[Brugge]], [[Belgio]], la [[19-a de aprilo|19-an de aprilo]] [[1985]], kun s-roj Braun, Mee kaj Rotsaert. La fondkunveno okazis dum la [[70-a UK 1985|70a Universala Kongreso]] en [[Augsburg]], [[Germanio]], la 6-an de aŭgusto 1985, kun 30 partoprenantoj.