Ango: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "{{Informkesto lando |nomoenlokalingvo = ''Anga'' |eonomo = Ango |flago = |blazono = |nacia himno = |nacia devizo = |lokigo-bildo = Dosiero:India (orthographic proje..." |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 15:45, 14 aŭg. 2019
Ango estis unu el la dekses grandaj regnoj en antikva Barato.[1] Ĝi estis okcidente de Magado, dividita de ĝi de la rivero Ĉampo. La ĉefurbo de Ango ankaŭ nomiĝis Ĉampo, kaj estis fama pro ĝia riĉeco kaj komerco.[2]
Ango | |
Anga | |
historia lando • Mahajanapado | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Ĉampo |
Loĝantoj | Anganoj |
Politiko | |
Politika sistemo | Monarĥio |
Ekonomio | |
Ĝi aperas en la listo de grandaj regnoj de Grada kolekto en budhismo kaj en la Vyakhyaprajnapti de ĝajnismo.
Etimologio
Laŭ la Mahabarato[noto 1] kaj la Puranoj, la nomo Anga devenas de la raĝido Anga, la fondinto de la raĝlando, kaj filo de la raĝo Sutapa kaj la raĝino Sudesna, kiuj havis kvin filojn dank' al la saĝulo Dirghatamas.[3]
Laŭ la Ramajano,[noto 2] la nomo Anga devenas de la loko kie la korpopartoj (angā) de Kamadeva estis dissemitaj post kiam li estis mortbruligita de Ŝivo.[4]
Notoj
Referencoj
- ↑ Jha 1999, p. 78.
- ↑ Jha 1999, p. 79.
- ↑ Devendrakumar Rajaram Patil. (1946) Cultural History from the Vāyu Purāna. Motilal Banarsidass Pub., p. 46.
- ↑ Balakanda Book I, Chapter 23
- Jha, D. N.. (1999) Ancient India : in historical outline. New Delhi: Manohar Publishers & Distributors. ISBN 9788173042850.
- Singh, Upinder. (2009) A history of ancient and early medieval India : from the Stone Age to the 12th century. New Delhi: Pearson Longman. ISBN 9788131716779.
- Malalasekera, G. P.. [1937] (2003) Dictionary of Pali Proper Names (angle). Asian Educational Services. ISBN 9788120618237.