16-a Hispana Kongreso de Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
La 16-a [[Hispana Kongreso de Esperanto]] okazis dum la 23a ĝis la 27a de julio [[1955]] en [[Ĥiĥono]], [[Asturio]], [[Hispanio]]. Partoprenis en ĝi preskaŭ 300 kongresanoj, plej parto el Hispanio.<ref> 285 laŭ la kongreslibro, Ĥiĥono, 1955, 32 paĝoj.</ref> Tiu estas la unua fojo ke la Hispana Kongreso de Esperanto okazis en Ĥiĥono, la dua estos en [[1979]].
 
La programo konsistis el tre diversaj programeroj. Krom la kutimaj organizaj sesioj kaj laborkunsidoj, okazis kunsido de la estraro de la [[Hispana Esperanto Federacio]] kaj malfermo de ekspozicio (sabate, la 23a), diservo kun esperanta prediko fare de PastroPastor Casanovas, el [[Ĝirono]], malfermo kaj akcepto en la Urbodomo, vizito al la Labora Universitato kaj oficiala fotado (dimanĉe, la 24a) literatura festo (lunde la 25a), veturo al [[Oviedo]] kaj akcepto en la Urbodomo, vizito al la [[Katedralo de Oviedo]] kaj aliaj monumentoj (marde la 26a) kaj ekskurso al [[Covadonga]] (Itinero: [[Infiesto]], [[Arriondas]], [[Cangas de Onís]], Covadonga, [[Ribadesella]], [[Villaviciosa]].<ref name="kongreslibro" > Laŭ la kongreslibro, Ĥiĥono, 1955, 32 paĝoj.</ref>
 
La Organiza Komitato estis prezidita de Alfredo Villa González, kaj en ĝi partoprenis ankaŭ José Fernández Álvarez, Alfredo Villa Villa, Alberto Menéndez González, Nicanor García García, José Ordieres Dacosta, José Palacios Tuero, Dimas González Argüello, Francisco Ignacio Taibo, Enrique Riestro de la Roza, Manuel Blanco Chico, Luis García González, Eloy Noriega Álvarez, Adonis González Meana, Alcibíades González Meana kaj José Manzano Bartolomé.<ref name="kongreslibro" /> En tiu epoko la prezidanto de la [[Hispana Esperanto Federacio]] estis Rafael Herrero Arroyo el Valencio.<ref name="kongreslibro" /> Kiel kutime en la epoko de [[frankismo]] estis bonaj rilatoj kun la aŭtoritatoj de la [[Diktaturo de Franco]] kaj tiele estis Honora Komitato prezidita de la Guberniestro de la Provinco kaj konsistita el 15 plusaj aŭtoritatoj de ĉiu nivelo (arkiepiskopo, militistoj, juĝistoj ktp.), plus Kunlabora Komitato de 19 plusaj duarangaj gravuloj, inter kiuj multaj ĵurnalistoj.<ref name="kongreslibro" />
 
==Notoj==