Kavoj de Škocjan: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 26 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q500376)
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
La parkon mastrumas publika entrepreno Parko Škocjanske jame, Slovenio, Škocjan n-ro 2. Regiona parko Škocjanske jame situas en sudokcideta parto de Slovenio, sur klasika karsto, teritorio kie esplorantoj unue komencis malkaŝi karstajn formojn: karstajn kavojn kaj aliajn karstajn fenomenojn. Internacie agnoskita esprimo en karstologio »dolina (valo)« havas sian hejmrajton ĝuste en la valoj de Škocjan (Granda kaj malgranda valo). Tie la [[rivero]] Reka lastfoje sinkas al subtero. Regiona parko apartenas al la komunumo Divača. Ĝia areo mazuras 413 ha kaj ampleksas surfacon de kavoj, terenojn super kavoj, sistemon de sinkriveroj kaj kanjonon de rivero [[Reka]] ĝis la ponto en Škofije.
 
Limoj de la parko iras al okcidento ĝis aŭtoŝoseo [[Kozina]]-[[Divača]], norde enhavas parton de Divaški kras ([[Karsto]] de Divača) kaj en sudoriento atingas montpiedojn de Brkini, konstistanta el mineralo fliš. Transiro de la rivero el flišaj al kalcikarbonataj rokoj estas nomita kontakta karsto, tial Škocjanske jame, situantaj sur tia transira tereno estas unika ekzemplo de tiu fenomeno. Regiona parko entenas karakterizan kaj unikan karstan pejzaĝon. Tie sur unu loko estas amasitaj pluraj karstaj fenomenoj. Kun reto de kavoj, sinkvaloj, kaj opaj kulturaj monumentoj formas la Regia parko tipikantipan karstan »arkitekturon«. Apartaj klimataj cirkonstancoj en la valoj kaj ĉe enirejoj al kavoj, ebligas aperon kaj interplektado de alpa kaj mediteranea flaŭro. Unika diverseco de plantoj kaj bestoj, kuniĝinta en kunekzisto sur eksterordinare malgranda spaco, donas al tiu teritorio gravan biologian variecon. Okupantoj en parkaj servoj kunlaborante kun loĝantoj zorgas pri protektado de naturaj ekosistemov kaj arkeologiaj terenoj, renovigo de la konstruheredaĵo kaj kunnatura mastrumado.
 
Škocjanske jame havas escepte disbranĉitan sistemon de subteraj Ŝaktoj kaj naturaj tuneloj longaj 5,8 km. Altdiferenco ĝis la plej malsupra punkto en la kavoj estas 209 m. La kavoj estas la plej konata sur teritoriode la klasika karsto. Per translokiĝo de sinklokoj en la geologia pasinteco sur tiu kontakta zono, formiĝis sub tiuj kavoj pluraj sinkaj valoj. Granda kaj Malgranda valo ravigas ĉiun vizitanton per sia profundo de 163 m. La plej bela vidaĵo de ambaŭ valoj, kun natura ponto kaj kavo kiu dividas ilin, estas de aparta rigardloko. Profundo de la kanjono kelkfoje superas 100 m. Škocjanske jame havas verŜajne la plej grandan salonon en [[Eŭropo]] kunsurfaco 12.000 m2 (1,2 ha). Reka fluas sub teron preskaŭ 40 km malproksime de fontoj de Timava en la Triesta golfo.