Ŝintoo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ŝintoismo → ŝintoo (vd Diskuto:ŝintoismo); ankaŭ "la indiĝena religio" → "unu el la …", ĉar fakte pluraj religioj devenas el Japanio
Dosiero Torii, Itsukushima
Linio 1:
[[Dosiero:Itsukushima_Gate.jpg|260px|right|Torii, Itsukushima]]
 
'''Ŝintoo''', aŭ pleonasme '''Ŝintoismo''', (japane 神道 ''shintō'') estas unu el la indiĝenaj religioj de [[Japanio]]. La nomo signifas "la vojo de la dioj," aŭ pli ĝuste, "la vojo de la [[kamio]]j" (la japanaj ''-tō'' kaj ''-dō'' egalas al la ĉina ''-tao'' en [[taoismo]]). Oni komencis uzi la nomon nur kiam la [[budhismo]] (japane ''butsu-dō'', "la vojo de la Budho") atingis Japanion; ĝis tiam, la religio estis sennoma.
 
La ŝintoon oni povas priskribi kiel formo de [[animismo]]. Grava estas la kulto de naturaj animoj, nomataj [[kamio]]j (japane ''kami'') el kiuj tre grava estas la sundiino [[Amaterasu]].
 
[[Dosiero:Kagamimochi gorgeous version.jpg|200px|right|eta]]
Ĝis la [[dua mondmilito]], unu formo de ŝintoo estis ŝtata religio en [[Japanio]]. En la ŝtata ŝintoo tre gravis la kulto de la [[imperiestro]] (japane ''tennō''), rigardata kiel [[dio]] ĝis la imperiestro [[Hirohito]] devis rezigni tiun titolon post la [[kapitulaco]] en [[1945]].