Djetmaro (Prago): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 22:
La kreado de la diocezo alportis religian sendependecon el la Imperio. Djetmaro, kiu estis monaĥo en [[Magdeburgo]], estis indikita kiel la unua episkopo. Iom da tempo Djetmaro estis restinta en Prago. Pro tio ke li majstris la lingvon de la bohema loĝantaro, li estis elektita ĉar tiu estis la ĉefa eklezia regularo por alpreno de la ofico.
 
La asembleo de la "Granda Bohemio" aprobis la elekton de la princo Boleslao, kaj en januaro 976 Djetmaro estis konsekrita en [[Brumath]] de Viligeso (940-1011), [[ĉefepiskopo de Majenco]], en januaro 975. Pri lia episkopeco, malmultaj detaloj estas konataj. [[Kosmas de Prago]] (1045-1125) nur mencias ke li disvastigis kaj plifortigis la kristanan doktrinon en la lando, kaj preparis la konstruadon de novaj preĝejoj.<ref>[https://books.google.com.br/books?id=ezZDDwAAQBAJ&pg=PT431&dq=Thietmar+Prag+Cosmas&hl=en&sa=X&ved=0ahUKEwj9v82Jk_bjAhUsLLkGHaRPD-AQ6AEIMTAB#v=onepage&q=Thietmar%20Prag%20Cosmas&f=false Greek Monasticism in Southern Italy: The Life of Neilos in Context]</ref>
 
Dum lia mandato, la unua monaĥejo en Bohemio estis konstruita krom la benediktana monaĥejo de Sankta Georgo, en la Kastelo de Prago. En 1063, [[Ĉefepiskopujo de Olomouc|Olmuco]] apartiĝis kaj establiĝis kiel diocezo sub kontrolo de Majenco. Dum la [[investitura kontroverso|Investitura polemiko]], la episkopoj de Prago apogadis la partion de la imperiestro, kaj tiele agadis Daniel la 1-a en la konflikto inter [[Frederiko la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Frederiko Barbarosa]] kaj la papo Aleksandro la 3-a (1159-1181).