Kamboĝa kuirarto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Kamboĝa kuirarto''' havas fortan influon de la [[Ĉina kuirarto|ĉina]] kaj [[hinda kuirarto]], sed ankaŭ de la [[nutraĵo]] por la plej fruaj loĝantoj de Sudorienta Azio. La kamboĝa [[palato]] estas malfermata por ĉio kio povas esti konsiderata kiel nutraĵo kaj tial multaj [[manĝaĵo]]j kiuj en la okcidento ne estas konsiderataj por la tablo estas por la kamboĝanoj parto de ilia dieto.
 
Rizo estas la baza nutraĵo kaj estas parto de ĉiu manĝaĵo, kiel [[krommanĝaĵo]] kaj kiel ingredienco por multaj manĝaĵoj. Laŭ la ''International Rice Research Institute'' estas 2000 enlandaj rizovariantoj en Kamboĝo kiuj dum jarcentoj estas disvolvigitaj fare de kamboĝaj rizoproduktistoj.
 
Rizo estas surstrate manĝata dum la tuta tago en la formo de [[rapidmanĝaĵo]], kiel frititaj rizovafloj kun [[ŝenoprazo]] kaj [[spinaco]], kiel matenmanĝo ekz. en la fama rizonudelsupo ''kuyteav'' aŭ rizokaĉo de Kamboĝo kaj en multaj desertoj. Blanka rizo estas servata en preskaŭ ĉiu familia manĝaĵo, plej ofte kun rostita dolĉakva fiŝo, ''samlor'' aŭ supo, kaj sortimento da sezonligitaj spicoj, [[laktuko]] kaj aliaj [[legomo]]j.