Esperanto-movado en Hispanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎1936-1975: vivancos
Linio 58:
 
== 1936-1975 ==
En [[1936]] komenciĝis [[Hispana Enlanda Milito|civila milito]], kaj la normala agado por Esperanto haltis. Esperanto tamen estis uzita en propagandaj agadoj, ĉefe de la respublikana flanko. Partioj kaj sindikatoj publikigis bultenojn aŭ disaŭdimgis radiajn programojn en Esperanto. La plej fama estis "[[Popola Fronto (revuo)|Popola Fronto]]", sub la ĉefredaktado de [[Luis Hernández Lahuerta]]. Dum [[1937]] trista novaĵo cirkulis tra la monda Esperanto-movado: ĉiuj anoj de la [[Asocio Kordova de Esperanto]] estis mortpafitaj fare de la trupoj frankistaj. Pro multnombraj protestoj, kiun [[Francisco Franco]] ricevis pro tio, li publikigis gazetaran noton en kiu li asertis ke "se iu esperantisto estis [[fusilo|fusilita]], tio okazis pro aliaj aktivecoj, kaj ne pro parolado de esperanto". Multaj esperantistoj forpasis dum la milito, kaj aliaj devis ekziliĝi, interalie [[Eduardo Vivancos]].<ref>[[Javier Alcalde]], "[[Eduardo Vivancos]] kaj la liberecana Esperanto", postparolo al dulingva eldono de Eduardo Vivancos, ''Unu lingvo por ĉiuj: Esperanto,'' [[Calúmnia]], 2019, p.77-91.</ref>
 
La ligo de esperantismo kun separatismo kaj maldekstrismo kaŭzis ĉagrenojn por la agado por Esperanto post la venko de [[Francisco Franco]]. Tamen, fine de la 1940-aj jaroj, esperantistoj reaperis kaj komencis agi je loka nivelo. En [[1947]] estis fondita [[Hispana Esperanto-Federacio]] (HEF) senprofitocela, senideologia asocio, al kiu povus aliĝi parolantoj de Esperanto en la tuta Hispanio, kaj ankaŭ estis asocioj de Esperanto regionaj aŭ lokaj, kiuj apartenas al HEF.