William R. Harmon: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Harmon_William.jpg|eta|William R. Harmon en 2005]]
'''William R. HARMON''' (naskiĝis en [[1927]] en [[El Dorado]], [[Kansaso]]) estas [[usona esperantisto]]. Li nun loĝas en [[Oakland]]San Pablo, norda Kalifornio.
 
Li translokiĝis al [[Kalifornio]] en [[1938]]. Dum la [[dua mondmilito]] li estis [[militmaristo]], plejparte en la
[[Atlantiko]] kaj [[Mediteranea Maro]]. De [[1949]] li profesiiĝis en la [[transporto|transporta fako]], unue ĉe la Fervojo Santa Fe Fervojo dum 17 jaroj kaj poste kun diversaj martransportaj kompanioj. Li emeritiĝis en [[1990]] de Matson Navigation Company kiel Vicprezidanto kaj estro de la fako pri tarifoj. Krom edzino [[Lusi Harmon|Lusi]], lia familio konsistas el tri filoj, sep genepoj, kaj sep pragenepoj.
 
Li esperantistiĝis en [[1939]] en [[Los-Anĝeleso]] de instruisto s-ro [[John Clewe]]. Li estis aktiva en la
Esperanto-Klubo de [[Los-Anĝeleso]] ĝis milita servo en la Usona Militmaristaro ekde [[1944]], li kunfondis Esperanto-klubon en Long Beach, Kalifornio kun [[William O. Wanzer]]. Li instruis Esperanton sur militŝipo USS Franklin D. Roosevelt inter [[1945]] kaj [[1947]], kontaktante multajn Esperantistojnesperantistojn en [[Eŭropo]], [[Afriko]] kaj [[Brazilo]] dum tiu tempo.
 
Dum trijara loĝado en [[Japanio]] [[1972]]-[[1975|75]], li estis aktiva en diversaj Japanaj Esperanto-organizoj. Li ofte prelegis, vizitis [[Ĉinio|Ĉinion]] plurfoje, jeen unu okazo helpe al la planado de la [[Pacifika Konferenco]] en [[Qingdao]], Ĉinio en [[1992]]. Aktiva en la Usona nacia organizo [[Esperanto-Ligo por Norda Ameriko|ELNA]] ekde tuj post ties komenco en [[1952]], li establis la nunaniaman Centran Oficejon de ELNA en Kalifornio en [[1975]]. Li estis estrarano de ELNA [[1958]]-[[1960]] kaj [[1966]]-[[1997]], entute 35 jarojn; prezidanto de ELNA [[1976]]-[[1981]]; kaj estrarestro [[1965]]-[[1967]]. ELNA nomis lin Honora Membro en 1992. Aktuale li estas Komisiito pri Testamentaj Aferoj kaj Komisiito pri UEA-aferoj.
 
Ĉefdelegito de [[Universala Esperanto-Asocio|UEA]] en [[Usono]] ekde [[1987]], li ĉeestis multajn [[Universala Kongreso de Esperanto|Universalajn Kongresojn]] kaj lia edzino Lusi reprezentasreprezentis la Usonan Esperantistaron kiel Komitatano A de UEA. Ekde [[1993]] li estis dum 6 jaroj kunordiganto de la Elekto-komisiono de UEA. UEA nomis lin [[Honora Membro de UEA]] en 1998.
 
Li verkis anglalingvan [[Historio de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko]] ([[2002]]),. Li ofte servasservis kiel [[interpretisto]] en Esperantistajesperantistaj vojaĝgrupoj kaj ĉe publikaj prezentadoj. Li tradukis en Esperanton du gravajn verkojn de Ĉefo [[Luther Standing Bear]], ''Mia indiana knabeco'' (My Indian Boyhood) kaj ''Historietoj de la [[Siuoj]]'' (Stories of the Sioux), ambaŭ publikigitajn de Eldonejo Bero.
 
Harmon estas aktuale Sekretario/Kasisto de la [[San Francisco Esperantista Regiona Organizo]] (SFERO).
 
==Vidu ankaŭ==
*[[William Auld|Auld, William]] 1976 : Letero al William R. Harmon, ''en'' [[Facetoj de Esperanto]], ''[[Brita Esperanto-Asocio]]'', pp. 49-51.
 
{{Vivtempo|Harmon, William R.}}