Dalito: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉirkau + ĉirkaŭ )
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-mortaj +mortintaj)
Linio 1:
En la [[Hinduismo|Hinduisma]] [[kasto|kasta]] sistemo de [[Hindio]], '''dalito''' estas homo kiu ne apartenas al iu ajn [[varno]], kaj do estas teorie ekster la kasta sistemo. Oni ofte nomas ĉi tiun grupon da homoj "netuŝeblaj", ĉar tradicie pli alt-kastaj homoj devas ilin ne tuŝi.
 
La dalitoj estas homoj kiuj tradicie faras laborojn kiuj estis vidataj kiel ne-puraj aŭ malalt-rangaj de la Hinduisma socio, ekzemple lavi vestaĵojn, purigi necesejojn, labori kun mortajmortintaj bestoj aŭ tuŝi kadavrojn. Tradicie, ili estis traktitaj kiel malsupera kategorio, kaj ekzistis multaj aferoj kiujn ili ne rajtis fari. Ili estis devigataj vivi en apartaj kvartaloj, kaj ili ne rajtis havi iun ajn kontakton kun pli alt-kastaj homoj. Ili ne rajtis trinki akvon de puto uzata de la pli altaj kastoj, aŭ eĉ promeni en apartaj kvartaloj, kaj homoj de pli altaj kastoj evitis eĉ ilian ombron en kelkaj kazoj.
 
Homoj estas konsiderataj dalitoj se ili naskiĝis en dalita familio, kaj ne eblas ŝanĝi tiun sorton dumvive. La dalitoj mem, same kiel la cetero de la Hinduistoj, dividiĝas en multajn [[ĝatio]]jn, kiuj estas heredaj grupoj kies membroj ofte havas la saman familian nomon kaj ĉiam geedziĝas inter si, kaj kutime ĉiuj faras la saman laboron aŭ laborojn.