Adolf Hitler: Malsamoj inter versioj

e
Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- naziistoj + nazioj )
e (Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- naziistoj + nazioj ))
[[Dosiero:Bundesarchiv Bild 102-13355, Berlin, Reichspräsidentenwahl, Wahlwerbung.jpg|eta|dekstra|Kandidat-afiŝoj antaŭ la berlina balotejo dum la dua prezidenta balotado, la 10an de aprilo 1932: [[Paul von Hindenburg]], '''Adolf Hitler''', [[Ernst Thälmann]], ankoraŭfoje Thälmann, Hindenburg kaj Hitler]]
[[Dosiero:Bundesarchiv Bild 183-H28422, Reichskabinett Adolf Hitler.jpg|eta|La "kabineto de Hitler"1. la sidantaj de maldekstro: [[Hermann Göring]], '''Adolf Hitler''', Franz von Papen; 2.la starantaj: Franz Seldte, Günther Gereke, Lutz Graf Schwerin von Krosigk, Wilhelm Frick, Werner von Blomberg, Alfred Hugenberg; la 30an de januaro 1933 en la germana kancelierejo]]
Hitler pasigis en la malliberejo nur naŭ monatojn. Post la liberigo li komencis tuj fortigi poziciojn de sia partio, precipe en industria nordo. En tiu periodo li akiris por nazia ideo kelkon da viroj, kiuj en proksima estonteco estis terurigontaj la landon en terurojn de amasa murdado kaj tutmondan militan incendion. Apartenis al ili [[Hermann Göring]], fama aviadista aso el la [[unua mondmilito]], plu majstra propagandisto [[Joseph Goebbels]], inicianto de teroro kaj polica maŝinaro [[Heinrich Himmler]] kaj konata [[antisemitismo|antisemitista]] ĵurnalisto [[Julius Streicher]]. La plej granda prospero de [[NSDAP]] sekvis post [[Granda depresio|borsa bankroto]] en la jaro [[1929]], kiu kondukis en mondan ekonomian krizon. En Germanio la nombro de senlaboruloj ege kreskis. En alianco kun Nacionalisma Partio de industriisto [[Alfred Hugenberg]] naziistojnazioj plinombrigis siajn mandatojn en la regna parlamentejo el 12 al 107 kaj ili fariĝis la dua plej potenca forto en la lando. Sed Hitler ne limigis siajn aktivecojn nur al la parlamenta grundo. La partio kreis proprajn duonarmeajn organojn, taĉmentojn de „brunaj ĉemizoj“ (''Sturmabteilung – SA''), kiuj laŭvorte enpiedbatis opozicion en pavimon de germanaj urboj.
 
En la jaro [[1932]] Hitler kandidatis al funkcio de [[prezidento]], sed li senpere subiĝis al ĝisnuna prezidento, al maljuna militheroo [[marŝalo]] [[Paul von Hindenburg]]. Sed jam julia parlamenta elektado alportis al naziistojnazioj 37 procentojn de donitaj voĉoj kaj 230 brakseĝojn en la regna parlamentejo, kio faris el ili la plej fortan partion. Post longa hezito kaj traktado Hindenburg estis fine devigita nomi Hitleron kiel regnan [[kanceliero]]n ([[ĉefministro]], ministerian prezidanton). La nomigado okazis la [[30-a de januaro|30-an de januaro]] de [[1933]].
 
Hitler febre komencis firmigi la propran potencon kaj paŝo post paŝo li konstruis la pozicion de senlima [[diktatoro]]. [[Incendio]], kiu la [[27-a de februaro|27-an de februaro]] de [[1933]] neniigis konstruaĵon de la regna parlamentejo, fariĝis preteksto al laŭleĝa malpermeso de la [[Komunisma Partio]] kaj al malliberigo de ties gvidantoj. La [[23-a de marto|23-an de marto]] Hitler lasis voĉdonigi plenrajtigleĝon, kiu ebligis al li regi dum kvar jaroj helpe de dekretoj. Tuj poste li komencis sisteman likvidon de ĉiuj politikaj partioj escepte de [[NSDAP]], li forigis judojn el oficejoj kaj enkondukis registarajn oficistojn sub rektan kontrolon de la partio. En la „[[Nokto de longaj tranĉiloj]]“ (la [[30-a de junio|30-an de junio]]) li solvis problemon kun kontraŭuloj en la propraj vicoj: li lasis murdi [[Ernst Röhm|Röhmon]] kaj centojn da pluaj naziistoj, precipe gvidantoj de [[SA]], pro kies [[radikalismo]] li sentis sin endanĝerigita. Unu monato post tio mortis prezidento Hindenburg. Hitler alproprumis lian funkcion kaj plu li titolis sin „gvidanto (''Führer'') kaj regna kanceliero“.
En „Grandgermana regno“ mem tiutempe kulminis la t.n. fina solvo de juda demando. La gvidanto estis ju pli freneza pro siaj teruraj planoj kaj fine li eldonis ordonojn por la eksplodigo de [[Holokaŭsto]] – genocido de 6 milionoj da judoj en koncentrejoj ŝanĝigitaj en fabrikojn je morto.
 
En la jaro [[1943]] definitive komencis forturniĝi de li la milita feliĉo. Tragika retiriĝo el [[Rusio]] estis nur demando de tempo, la nordan [[Afriko]]n naziistojnazioj jam perdis kaj Mussolini detruiĝis sub premo de aliancana invado en [[Itala duoninsulo|Apenina Duoninsulo]]. Usonaj kaj britaj bombaviadiloj ruinigis germanajn urbojn. En [[junio]] de [[1944]] la aliancanoj elŝipiĝis en francan teritorion kaj ili fermis en [[Eŭropo]] la duan batalfronton. Sub premo de malvenkoj Hitler kiel gvidanto cedis al malesperaj, riskaj kaj malracionalaj decidoj, per kiuj li incitis kontraŭ si siajn komandantojn. La [[20-a de julio|20-an de julio]] de [[1944]] grupo da oficiroj faris atencon kontraŭ li sub la gvido de atoficiro [[Claus von Stauffenberg]] (tio okazis en la [[Lupa remparo]] apud hodiaŭa [[Kętrzyn]] (en [[Orienta Prusio]]). Bombo kaŝita en aktujo ja eksplodis, sed Hitler kvazaŭ pro miraklo savis sin. Krom vundoj li suferis precipe fortan animan tremon.
 
Inter mezo de [[decembro]] de [[1944]] kaj mezo de [[januaro]] de [[1945]] li ĵetis restojn de rezervistaro en lastan ofensivon en [[Ardenoj]]. Lia celo estis retenigi antaŭenpaŝon de Aliancanoj kaj konkeri reen [[Antverpeno]]n. Aliancanoj post malfacilaj bataloj repuŝis la germanan premon kaj Hitler en fuorto sub la regna kancelierejo komencis preparigi por defendo de [[Berlino]], kiu estis gvidota ĝis lasta viro. Kiam la [[29-a de aprilo|29-an de aprilo]] de [[1945]] tenajlo fermiĝis (el okcidento antaŭenpaŝis usonanoj, britoj kaj francoj, el oriento [[Ruĝa Armeo]]), Hitler haste edziĝis al sia longjara amikino [[Eva Braun]] kaj la sekvantan tagon li mortigis sin komune kun ŝi. Admiralo [[Karl Dönitz|Dönitz]], kiun la gvidinto destinis kiel sian sekvanton, nur jam postulis la aliancanojn je armistico. La „miljara regno“ de Hitler ĉesis ekzisti.