Fina solvo de juda demando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- naziisto + nazio )
Linio 12:
Precipa celo de la konferenco kontraŭe al vaste disvastiĝinta opinio ne estis decidi la [[Holokaŭsto]]n - tiu decido per la amasmurdoj de judoj en la nazie okupitaj ŝtatoj de orienta Eŭropo dum la jaro [[1941]] fakte jam ekzistis ekde pluraj monatoj - sed fundamente organizi kaj kunordigi la deportadon de la tuta juda loĝantaro de Eŭropo por amasmurdado al murdejoj en Orienta Eŭropo. La partoprenantoj decidis pri la temposkemo por la plua amasmortigadoj.
 
Reinhard Heidrich kaj lia oficejo la [[31-an de julio]] [[1941]] ricevis la ordonon kunordigi la "finan solvon de la juda demando". Sekve la naziistonazio decembre de 1941 invitis al la strikte sekreta konferenco. Partoprenis ok gvidantoj de diversaj ministerioj kaj ses policaj gvidantoj de la ŝtata polico, la nazia sekreta polico [[Gestapo]] kaj la nazia organizaĵo [[Schutzstaffel]] (SS). Protokolanto estis la SS-gvidanto [[Adolf Eichmann]], la respondeculo por "judaj aferoj" en la oficejo de Heydrich.
 
La nomo "Wannsee-konferenco" kreiĝis nur post la [[Dua Mondmilito]]. La vilao ĉe la berlina lago, konstruita dum la jaroj 1914 kaj 1915, post la milito iĝis memorejo pri la [[Holokaŭsto]].