Fortikaĵoj en Eŭropo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- naziistoj + nazioj )
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- naziistoj. + nazioj. )
Linio 105:
== Fortikaĵoj en la [[dua mondmilito]] ==
 
Pri la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj oni ne militis, ĉar germanoj akiris ilin en oktobro de [[1938]] senbatale eĉ kun la teritorio. Germanoj poste ekzercis sin en la ĉeĥoslovaka fortikigzono en la sieĝado de fortikaĵoj. En la jaroj [[1938]] kaj [[1939]] ili pripafadis ilin kaj ĉar ili nenie atingis trapafon, tial ili kripligis la fuortojn per forŝiro de la kloŝoj, kupoloj, kreneloj kaj blendaj elementoj, kiujn ili forveturigis [[Germanio|Germanion]]. La germana migranta kaj peza artilerio sufiĉis konkeri la polajn mitralfortikaĵetojn kaj ja estas konate, kiel nemultnombraj hom-ekipoj de kvin polaj rezistkapablaj objektoj en [[Westerplatte]] ĉe [[Gdansko]] kapablis longe rezisti ne nur al abruptaj atakoj de la malamika infanterio, sed eĉ al kanonado de pezaj ŝipaj kanonoj. La belga [[Eben Emael]] kapitulacis post du tagoj de bataloj, kiam la germanaj paraŝutistoj kaj pioniroj senefikigis per eksplodaĵoj kaj fajroĵetiloj plimulton de ties kreneloj kaj turoj. Simile falis la fortikaĵoj ĉe [[Antverpeno]] kaj [[Namuro]], kiujn la belga neŭtraleco ne savis. La nederlandaj fortikaĵoj ne rezistis ankaŭ longe. [[Maginot-linio|Maginot-linion]] la germana armeo ĉirkaŭiris per manovro tra [[Belgio]] ĉe ties norda alo. La rezisto de la francaj fortikaĵoj estas por la nazia komandantaro malagrabla disreviĝo – la [[13-a de junio|13-an de junio]] de [[1940]] defendantoj de la fuortaroj kaj fuortoj repuŝis ĉiujn atakojn de naziistojnazioj. Nur la venontan tagon, kiam estis aktiviginta granda superforto de tankoj kaj artilerio, la ataktaĉmentoj subtenataj de aerofloto antaŭenpaŝis en sektoro [[Saara]] je kelke da centoj de metroj. Germanoj entute ne kuraĝis ataki la grandegan fuortaron [[Hochwald]] kaj vicon da pluaj fuortaroj. En ne finkonstruita franca fuortaro [[La Ferté]] pereis preskaŭ la tuta hom-ekipo – pli ol 200 viroj, sed ili ne kapitulacis. Eĉ ne [[Metaxas-linio]], kiun la nazioj konkeris el postfrontejo kaj elflanke, falis dum la unua atako. En la momento, kiam la greka armeo kapitulacis, el 24 pezaj pezaj objektoj, kiujn la nazioj atakis, sole kvin objektoj falis. La malamiko neniigis ilin aŭ la propra hom-ekipo forlasis ilin. Sed la restantaj fuortoj estis kapablaj plu rezisti. Dum la agresio de la naziaj armeoj kontraŭ [[Sovetunio]] en junio de [[1941]] ne estis ankoraŭ la limregionaj fortikaĵoj en la nova ŝtatlimo en okcidentaj regionoj de [[Ukrainio]] kaj [[Belarusio]] finitaj, sed la devenaj fortikaĵoj en [[Stalin-linio]] estis jam en la jaro [[1940]] parte dearmigita kaj la speciala armilaro muntita en la novajn objektojn. En someraj monatoj de [[1941]] eksplodis indignitaj bataloj je la fortikigspacoj en antaŭfrontejo de [[Kievo]]. En la fino de la milito oni batalis ankaŭ je la germanaj fortikaĵoj. Ilia laŭdata Atlanta remparo ruiniĝis dum kelke da horoj. Aliancanoj rompis [[Siegfried-linio|Siegfried-linion]] per la unua bato en kelke da direktoj. Post kelke da tagoj la tuta „fortikaĵpolvaro“ malantaŭ [[Rejno]] inkluzive de la plej pezaj objektoj de tipo Scharnhorst – frakasiĝis. Komandantejpostenon de Hitler – Lupan kuŝejon – en orienta [[Prusio]] atingis simila sorto. La ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj en la jaro [[1945]] nefame gloriĝis nur en sektoro [[sektoro Moravská Ostrava|Moravská Ostrava]]. La germanaj taĉmentoj envicigis ilin en spacoj ĉe [[Hlučín]] kaj ĉe [[Opava]] en sistemon de anticipe konstruita rezistkapabla defendo. Ili haste riparis la kripligitajn fuortojn, kiujn ili uzis en sia defendsistemo kontraŭ la sovetaj kaj la ĉeĥoslovakaj soldatoj. La kupoloj kaj la kloŝoj ja mankis al la objektoj, sed germanoj forte rezistis en ili. En tiun ĉi defendsistemo de germanoj estis ankaŭ ĉeĥoslovaka fuortaro [[fuortaro Smolkov|Smolkov]], kiun eĉ ne la sovetaj soldatoj kuraĝis ataki. Ili ĉirkaŭiris ĝin arkmaniere kaj ĉe proksima vilaĝo [[Hrabyně]] okazis grandaj bataloj kontraŭ germanoj.
 
== Fortikaĵoj hodiaŭ ==