Adolf Hitler: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- naziisto + nazio )
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- naziistoj, + nazioj, )
Linio 107:
En la jaro [[1932]] Hitler kandidatis al funkcio de [[prezidento]], sed li senpere subiĝis al ĝisnuna prezidento, al maljuna militheroo [[marŝalo]] [[Paul von Hindenburg]]. Sed jam julia parlamenta elektado alportis al nazioj 37 procentojn de donitaj voĉoj kaj 230 brakseĝojn en la regna parlamentejo, kio faris el ili la plej fortan partion. Post longa hezito kaj traktado Hindenburg estis fine devigita nomi Hitleron kiel regnan [[kanceliero]]n ([[ĉefministro]], ministerian prezidanton). La nomigado okazis la [[30-a de januaro|30-an de januaro]] de [[1933]].
 
Hitler febre komencis firmigi la propran potencon kaj paŝo post paŝo li konstruis la pozicion de senlima [[diktatoro]]. [[Incendio]], kiu la [[27-a de februaro|27-an de februaro]] de [[1933]] neniigis konstruaĵon de la regna parlamentejo, fariĝis preteksto al laŭleĝa malpermeso de la [[Komunisma Partio]] kaj al malliberigo de ties gvidantoj. La [[23-a de marto|23-an de marto]] Hitler lasis voĉdonigi plenrajtigleĝon, kiu ebligis al li regi dum kvar jaroj helpe de dekretoj. Tuj poste li komencis sisteman likvidon de ĉiuj politikaj partioj escepte de [[NSDAP]], li forigis judojn el oficejoj kaj enkondukis registarajn oficistojn sub rektan kontrolon de la partio. En la „[[Nokto de longaj tranĉiloj]]“ (la [[30-a de junio|30-an de junio]]) li solvis problemon kun kontraŭuloj en la propraj vicoj: li lasis murdi [[Ernst Röhm|Röhmon]] kaj centojn da pluaj naziistojnazioj, precipe gvidantoj de [[SA]], pro kies [[radikalismo]] li sentis sin endanĝerigita. Unu monato post tio mortis prezidento Hindenburg. Hitler alproprumis lian funkcion kaj plu li titolis sin „gvidanto (''Führer'') kaj regna kanceliero“.
 
Anstataŭ la dekumitaj [[SA]] nun elita partia milico fariĝis nigra gardo de [[SS]] (''Schutzstaffel'') de Himmler. Kunagade kun politika polico – [[Gestapo]] – SS komencis fondi ĉenon de koncentrejoj por politikaj kontraŭuloj, judoj kaj aliaj „nedezirataj elementoj“. En la jaro [[1935]] Hitler enpraktikigis la t.n. Nurenberkajn rasajn leĝojn, kiuj senigis personojn de la juda deveno de la ŝtataneco. Ĉiuj represivaj disponoj estis samtempe akompanataj de zorgeme planita kampanjo de ministerio de propagando de Goebbels, leviganta programon de ekonomia renovigo. Hitler dume prepariĝis por milito: en rekta kontraŭo kontraŭ [[Traktato de Versajlo|Versajla Kontrakto]] li konstruis militan aerofloton (''Luftwaffe'' de Göring), en la jaro [[1936]] li armee konkeris demilitarigan [[Pomerio]]n kaj li komencis ĝeneralan rearmigadon.