Vratislav la 1-a: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +Bibliotekoj per AWB
+Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{Informkesto reganto
| titolo =[[Listo de regantoj de Ĉeĥio|Reganto de Bohemio]]
| regado = [[915]]–[[921]]
Linio 8:
'''Vratislav la 1-a''' (naskiĝis [[888]] - mortis [[13-an de februaro]] [[921]]) estis reganto de [[Reĝlando Bohemio|Bohemio]] ekde la jaro 915 ĝis sia morto en 921, el la dinastio [[Přemyslidoj]].
 
Vratislav estis filo de princo [[Bořivoj la 1-a]] kaj princino [[Ludmila]] kaj malpli aĝa frato de [[Spytihněv la 1-a]]. La legendoj priskribas lin kapabla reganto, versimile li kiel la unua ekspansiis ekster la limojn de la ĉeĥa kaldrono. Ĉirkaŭ la j. 916 li fondis bazilikon de [[sankta Georgo]] en [[Praga burgo]], kie li ankaŭ estas entombigita. La eksterlandan politikon karakterigis bataloj kontraŭ hungaroj.
 
Kun edzino [[Drahomíra]] el la tribo Stodoranoj (regiono [[Brandenburgio]]), al kiu li edziĝis eble en la j. 906, li havis ses gefilojn, el tiuj elstariĝis du filoj: [[Sankta Venceslao|Venceslao]] kaj [[Boleslao la 1-a (Bohemio)|Boleslao]]. Unu lia filino eble estis Střezislava, edzino de princo Slavník. Alia teorio estas, ke parenco de Přemyslidoj estis Slavník mem. Ĉiukaze de ĉi tiu edziĝo volviĝas parencrilato inter la du princaj gentoj.
 
Vratislav la 1-a estis entombigita en Praga burgo en baziliko de sankta Georgo, devene sub la plankon antaŭ la pastrejo, hodiaŭ lia ostrestaro ripozas en tombo en la ĉefa navo.
Post la morto de Vratislav lia edzino Drahomíra ekkonfliktis kun sia bopatrino Ludmila, kiu ankoraŭ dum lia vivo edukadis liajn filojn. Post la morto de la princo versimile triba kunveno decidis pri disdivido de la potenco inter Ludmila kaj ŝia bofilino Drahomíra. Al zorgo de Ludmila estis metita eduko de la estonta princo, male Drahomíra estis destinita anstataŭi lin en regado ĝis lia maturiĝo.
 
La konflikto inter ambaŭ virinoj eble kongruis kun la evoluo de internacia situacio, kie la potenco transiĝis de la [[Duklando Bavario|bavaria duklando]] al [[Duklando Saksio|Saksujo]]. Ŝajnas, ke Drahomíra emfazis pli la kunlaboron kun Saksujo malgraŭ la risko pri limigo de relative sendependa stato de Bohemio, dum Ludmila eble pli kredis pri plua ligo al [[Duklando Bavario|Bavario]].
 
La politika konflikto kulminis laŭ legendoj per murdo de Ludmila la [[15-an de septembro]] [[921]] en fortikaĵo [[Tetín]]. Historiistoj mencias, ke Ludmila estis murdita de Tunna kaj Gommon, versimile Varjagoj (rusa nomo de nordlandaj Vikingoj), anoj de bataltaĉmento de princino Drahomíra.
 
{{Projektoj}}
{{Bibliotekoj}}
{{Vivtempo}}
 
[[Kategorio:Premislidoj]]
[[Kategorio:Regantoj de Ĉeĥio]]