Tero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 121:
{{Ĉefartikolo|Terkrusto}}
La '''terkrusto''' estas la ekstera, solida tavolo de la Tero. Ĝi kompareblas, koncerne sian dikecon, al pomo kun ties ŝelo. Sub ĝi kuŝas la solida ĝis tenaca [[termantelo]], kaj 2900 km pli profunde la plejparte likva [[terkerno]]. La terkrusto kunmetiĝas el mozaiko de multaj [[tektona plato|terplatoj]], kies moviĝon (po 2-10 centimetroj en jaro) priskribas la teorio de la [[platotektoniko]]. [[Tertremo]]j ekestas, kiam tensioj je la petrolimoj aŭ terplatoj puŝsubite solviĝas.
 
=== Terkerno ===
{{Ĉefartikolo|Terkerno}}
La '''terkerno''' estas la [[materio]] en kaj ĉirkaŭ la centro de la Tero. Pro la disvastiĝo de [[sismo]]ndoj en la terinterno oni povas distingi la terkernon de la [[termantelo]] ĝin ĉirkaŭanta. La terkerno dividiĝas je la solida interna terkerno el fero kaj la likva [[ekstera terkerno]]. La interna terkerno kun diametro de 2600 kilometroj estas proksimume 6.700 [[gradoj Celsius|°C]] varmega (proksimume 900 °C pli varma ol la surfaco de la [[Suno]]). Ĝi pligrandiĝas iom post iom per la [[kristaliĝo]] de fero el la ekstera terkerno. Tie troviĝas proksimume 2900 °C varmega, rapide fluanta [[nikelo|nikel]]-[[fero|fer]]-[[alojo]]. La [[konvekto]] de la ekstera terkerno kaŭzas la ĉefan kampon de la [[termagneta kampo|tera magnetkampo]].
 
== Geomagnetiko ==