Milito de Jom Kippur: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Laux la hebrea vikipedio, la milito finigxis en la 25.
Janwuf (diskuto | kontribuoj)
→‎Batalregiono Sinajo: [[Israelaj Defendaj Fortoj|
Linio 20:
La [[6-a de oktobro|6-an de oktobro]] [[1973]] meznokte, egiptaj armefortoj transiris tute surprize la Suezan kanalon apud [[Port Said]], [[Ismailia]] kaj [[Suez]]. En la sekvantaj 24 horoj 17 de 18 forte sekuritaj israelaj postoj estis konkeritaj kaj la egipta armeo en antaŭenmarŝo orienten. Ĝis la [[14-a de oktobro]] la egipta armefortoj enpenetris parte 35 kilometroj en israele kontrolata teritorio kaj forpuŝis la israelan defendon orienten. La kutime forta israela [[aerarmeo]] estis nekapabla, ĉar la bone aranĝitaj egiptaj kontraŭaviadilaj artilerioj estis preskaŭ netrapaseblaj. Ĝis la kvina tago de la milito 85 israelaj batalaviadiloj estis malsuprenpafitaj.
 
Ĉar la egiptaj armefortoj ne koncentriĝis kaj batalis dise paralele al la kanalo, la [[israela armeo]] povis komenci kontraŭofensivon en nudaj regionoj kaj koncentriĝis por trapenetri la fronton, nur la norda fronto modeste moviĝis orienten. La kontraŭofensivo prosperis je la [[16-a de oktobro]] sub la komando de [[Ariel Sharon]]. Du aliaj armepartoj transiris ĝis al la [[23-a de oktobro]] la [[Sueza Kanalo|Suzan kanalon]], sed suferis ege sub forta kontraŭstaro de ĉiuj flankoj. Ankaŭ la prizorgado de la trupoj fariĝis neebla, ĉar egiptaj kompanioj persekutis la israelajn taĉmentojn. Pro tio la israelanoj devis moviĝi suden. Kun tio, ili atingis la trian egiptan armeon, batalintan apud Suez, puŝintan montpasejon kaj nun ĉirkaŭitan. Tamen ĝi povis defendi sin tutflanke ĝis al la fino de la milito.
 
== Batalregiono Golanaj Altaĵoj ==