Masakro de Sabra kaj Ŝatila: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 31 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q208199)
Janwuf (diskuto | kontribuoj)
Linio 1:
[[dosiero:SabraShatilaMemorial.jpg|thumb|Memoraĵo en urboparto Sabra en suda Bejruto]]
La '''masakro de Sabra kaj Ŝatila''' estas internacie konata [[masakro]] kiu okazis en septembro [[1982]], en la [[Palestino|palestinaj]] refuĝejoj de [[Sabra]] kaj [[Ŝatila]], en [[Libano]]. La masakro estis farita de [[kristana]] paramilita organizaĵo kontraŭ palestinaj civiluloj. La kampo estis ĉirkaŭata de la [[israela armeo]], kiu estis aliancano de la kristanoj, kaj multaj homoj akuzis Israelon havi respondecon pri la okazaĵo. Tamen, la estroj de la israela armeo ĉiam neis ke ili sciis pri kio okazis ene de la refuĝejoj, kaj la rolo de [[Israelo]] en la masakro estas ankoraŭ akre diskutita.
 
La masakro okazis en la konteksto de la Libana civila milito, kiu komencis ĉirkaŭ la fino de la sepdekaj jaroj, en kiu multaj etnaj grupoj de Libano batalis unu kontraŭ la alia. La Palestinanoj kutime batalis kontraŭ la kristanoj de Libano. La israelanoj invadis Libanon en 1982, kun la oficiala celo forpeli la [[OLP]] (Organizaĵo por la Liberigo de Palestino) de la lando. La israelanoj alianciĝis kun la kristanaj paramilitaj grupoj, nomataj "Falanĝistoj". En septembro, la Israela armeo, estrita de [[Ariel Ŝaron]], petis al la Falanĝistoj eniri la tiel-nomatajn Palestinajn "refuĝejoj"n de [[Bejruto]], kaj aresti la membrojn de la OPL por transdoni ilin al la Israelanoj. La "refuĝejoj" ne estis klasikaj refuĝejoj kun tendoj, sed simple malriĉaj kvartaloj kie vivis Palestinanoj kiuj devis eskapi de Israelo jardekojn antaue. La 16-an de septembro, la Falanĝistoj sub la ordonoj de [[Elie Hobeika]], eniris la du "refuĝejoj"n de Sabra kaj Ŝatila, dum la Israelanoj komplete ĉirkauis ilin. Dum la postaj du tagoj, la Falanĝistoj masakris multajn ordinarajn homojn en la refuĝejoj, dum ne estis multe da batalado, ĉar ili murdis, stumpis ĉefe civilulojn (infanojn, aĝulojn, virinojn), sekse perfortis virinojn. Laŭ kelkaj fontoj, la Israelanoj kelk-foje malpermesis al Palestinanoj eliri de la kampoj, kaj lumigis la kampojn per lumraketoj dum la nokto por helpi la Falanĝistojn.