Mosado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Janwuf (diskuto | kontribuoj)
Linio 4:
Mossad estis kreita en 1949. Ĝiaj ĉef-kvartaloj estas en [[Tel-Avivo]], kaj estas ĉirkaŭ 1200 homojn kiuj laboras por ĝi. La organizaĵo ne estas parto de la armeo kaj ĝiaj agentoj ne aŭtomate havas armean titolon. Oni kredas ke Mossad konsistas el dek malsamaj departamentoj. La plej granda estas tiu kiu okupiĝas pri kolektoj de informoj. Ĝi havas agentojn, kiuj laboras eksterlande nomataj Katsa, kaj estas tridek aŭ kvardek el ili, kiuj agas ĉefe en [[Eŭropo]] kaj en [[Mezoriento]]. Ekzistas ankaŭ speciala departamento nomata "Metsada", kiu okupiĝas pri murdoj kaj for-rabadoj.
 
Dum ĝia historio Mossad akiris reputacion kiel tre efika kaj aktiva sekreta servo. Dum la jaroj ili faris multajn spektaklajn kaj sukcesajn operaciojn. En 1960 ili for-rabis la [[Nazioj|Nazian]] milit-krimulon [[Adolf Eichmann]] en [[Argentino]], kaj portis lin al Israelo, kie li estis procesita pro lia rolo en la [[Holokaŭsto]] kaj kondamnita al morto. En la sesdekaj jaroj la agento de Mossad [[Eli Cohen]] sukcesis eniri [[Sirio]]n ŝajnigante esti Siriano, kaj amikiĝi kun multaj gravaj Sirianoj, inkluzive de la ĉef-ministro. Li sendis multajn valorajn informojn al Israelo pri la movoj de la siria armeo, sed en la fino li estis kaptita de KGB kaj pendumita. En 1976 Mossad donis tre valorajn informojn al la [[Israela armeo]] kiuj helpis en la operacio por liberigi la ostaĝojn de la flughaveno [[Entebbe]], en [[Ugando]].
 
Mossad ankaŭ estis envolvita en multaj tre dubindaj kaj polemikaj operacioj, ekzemple la for-rabo de la teknikisto [[Mordechai Vanunu]] en [[Romo]], kaj la murdo de multaj malamikoj de Israelo eksterlande. Mossad ankaŭ murdis multajn el la Palestinanoj kiuj partoprenis en la terorisma operacio kontraŭ la israelaj sportistoj en la [[olimpiaj ludoj]] de [[Munkeno]], en 1972. Ili estis mortigitaj en malsamaj landoj trans Eŭropo, dum la sekvaj jaroj. En ĉi tiuj operacioj, ofte estis mortigitaj ankaŭ senkulpaj homoj. Ekzemple, en [[Lillehammer]], en [[Norvegio]], en 1973, senkulpa [[maroko|Maroka]] kelnero estis murdita de Mossad, ĉar la israelaj agentoj pensis, ke li estas [[Ali Hassan Salameh]], la palestinano kiu gvidis la terorisman atakon kontraŭ la israelaj atletoj. La filmo "Munich" de [[Steven Spielberg]] rakontas pri ĉi tiuj operacioj.