Henri Guisan: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Projektoj, multaj kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{informkestoInformkesto homo}}
[[Dosiero:Picswiss VD-48-39.jpg|eta|200px|dekstra|<small>Henri Guisan</small>]]
'''Henri GUISAN''' (naskiĝis la 21-an de oktobro [[1874]] en [[Mézières]] kaj mortis la 7-an de aprilo [[1960]] en [[Pully]]) estis dum la [[2-a mondmilito]] la [[generalo]] kaj supera ĉefo de la [[Svisa Armeo]].
 
== Juneco kaj eduko ==
Henri Guisan estis la filo de la kampara kuracisto d-ro [[Charles-Ernest Guisan]]. Lia patrino estis [[Louise-Jeanne Bérangier]]. Ŝi mortis, kiam Henri Guison estis 10-monata. En la aĝo de dek jaroj Guisan vizitis la progimnazion en [[Laŭzano]], kie li estis membro en la kadeta grupo ''Corps des Cadets'', kiu estis integrita al la lernejo. Por plibonigi siajn konojn de la germana lingvo li pasis ses monatojn en [[Germanio]]. Post sia reveno li faris la [[abituro|abituran ekzamenon]] kaj komencis studi medicinon. Ĉar la kuracista profesio ne plaĉis al li, li ŝanĝis la fakojn unue al natursciencoj, tiam al juro kaj fine agrikulturo, en kiu fako li finis siajn studojn en [[Liono]].
 
== Kariero ==
La 13-an de decembro [[1893]] Herni Guison estis rekrutita kiel soldato de la [[kavalerio]], tamen li poste absolvis sian somerrekrutlernejon kiel [[artilerio|kampartilieristo]] en la jaro [[1894]] en [[Bière]]. En la jaro [[1897]] li edziĝis al [[Mary Doelker]] kaj instaliĝis kiel [[agrikulturo|agrikulturisto]] en [[Chesalles-sur-Oron]]. En la jaro [[1902]] li transprenis de sia bopatro la kamparan bienon ''Verte Rive'' en [[Puly]] apud [[Laŭzano]]. En la sekvantaj jaroj li faris grandan karieron en la [[Svisa Armeo]]. Ĝis la [[1-a mondmilito]] li akiris la gradon de [[majoro]]. Dum la milito li estis plurfoje ĉe la germana orientfronto por lerni la milittaktikon. En la [[1930-aj jaroj]] li laboris por la [[Internacia Olimpika Komitato]].
 
== Elekto kiel generalo ==
Kiam en somero [[1939]] la situacio en [[Eŭropo]] fariĝis pli kaj pli danĝera la 30-an de aŭgusto 1939 la [[Federacia Asembleo]] elektis lin kiel 4-a generala de la [[Svisa Armeo]]. (La generalo estas la ĉefo de la Svisa Armeo. En pacaj tempoj tiu posteno vakas, kaj la supera ordono pri la armeo apartenas al la [[Federacia Konsilio (Svislando)|Federacia Konsilio]]. Kiam milito minacas la landon, la Unuiĝinta Federacia Asembleo elektas generalon, kiu transprenas la ordonpovon pri la armeo kaj posedas specialajn kompetentecojn.) Pro siaj ne disputataj fakaj konoj, kaj ĉar la franca parto de Svislando dum tiu tempo havis nur unu solan membron en la Federacia Konsilio, Guisan estis elektita en la unua balotrondo per 204 de 229 eblaj voĉoj.
 
== La mito pri la generalo ==
Inter la membroj de la generacio, kiu travivis la [[2-a mondmilito|2-an mondmiliton]] la generalo, kiel oni nomis lin, fariĝis kvazaŭ mita figuro, kiu protektis Svislandon de [[Hitler]] kaj savis la liberecon de la nacio. Historiistoj tamen kritikas tiun hipotezon, ĉar evidente Guison serĉis la proksimecon al [[Germanio]], pensante, ke tio estas vojo por eviti germanan atakon. Fakto tamen ankaŭ estas, ke Guisan ĉiam kuraĝigis la svisajn soldatojn. Dum sia fama raporto de la 25-a de julio [[1940]] sur [[Rütli]] li anoncis la strategion de la retiriĝejo (france ''réduit''), tio estas aro da gigantaj fortikaĵoj en la [[Alpoj]], al kiu la svisa armeo povis sin retiriĝi, se fremda armeo sukcesintus penetri la landon.
 
== Fontoj ==
Ĉi-tiu artikolo baziĝas sur libera traduko de la koncerna artikolo en la [[:de:Henri Guisan|germanlingva vikipedio]] kaj ankaŭ la sube menciita artikolo en la Historia Leksikono de Svislando.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
*[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D19083.php Artikolo pri Henri Guisan en la Historia Leksikono de Svislando]
* [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D19083.php Artikolo pri Henri Guisan en la Historia Leksikono de Svislando]
* [http://www.prolibertate.ch/html/broschueren.html libroj; ''Jürg Stüssi-Lauterburg'' kaj ''Hans Luginbühl'' "libera roko en bruna surfo" (''Freier Fels in brauner Brandung'') 272 paĝoj (kaj 68 paĝoj kun bildoj), kun karta 45x31cm, ISBN 978-3-9521945-9-1]
* [[Markus Somm]], Generalo Guisan (Biografio de [[generalo]] Guisan), ISBN 3-7272-1346-9 EAN:9783727213465. aprilo 2010. [[Staempfli eldonejo]] AG, [[Berno]], [[Suisujo]], 0,581&nbsp;kg, en germana lingvo, 248 paĝoj, '' (General Guisan, Widerstand nach Schweizerart. von Markus Somm, April 2010 [[Stämpfli Verlag]] AG, Bern, Schweiz, 248 S.)''
* [[Gautschi Willi]], historisto, germanisto, (1920-2004), '''''General Henri Guisan''' : Commander-in-Chief of the Swiss Army in World War II / by Willi Gautschi ; translated by Karl Vonlanthen Rockville Center, NY : Front Street Press, 2003,'' en angla lingvo, 813 paĝoj, kun bildoj. ISBN 0-9725572-0-2
* [[Gautschi Willi]], historisto, germanisto, (1920-2004) '''''General Henri Guisan''' : die schweizerische Armeeführung im Zweiten Weltkrieg'' 4-a rev. eldono, eldonejo NZZ, Zuriĥo, Svisujo 1994 ''Verlag Neue Zürcher Zeitung'', en germana lingvo, 912 paĝoj, bildoj: (''Taf.'' I-XLVIII); 23&nbsp;cm, ISBN 3-85823-516-4
* [[Gautschi Willi]], '''''Général Guisan''' : le commandement de l’armée suisse pendant la Seconde Guerre mondiale / Willi Gautschi; trad. de l’allemand par Corinne Giroud,'' traduko de Corinne Giroud, Laŭsano,Svisujo, Eldonejo Payot, ''Editions Payot, cop.'' 1991, 901 kaj XLVIII paĝoj; 25 cm, kun bildoj, en franca lingvo. Traduko de: ''"General Henri Guisan, Die schweizerische Armeeführung im Zweiten Weltkrieg". Zürich, cop. 1989'' ISBN 2-601-03086-0
 
{{Bibliotekoj}}
{{vivtempoVivtempo|Guisan, Henri}}
 
[[Kategorio:Historio de Svislando]]
[[Kategorio:Svisaj oficiroj]]