Telegrafo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- uzulo + uzanto)
Linio 15:
 
== Elektra telegrafado ==
'''Elektra telegrafado''': povas esti montra aŭ skriba, krome oni uzis komence [[rekta kurento|rektan kurenton]], fine [[alterna kurento|alternan kurenton]]. Komence estis baterio, ŝaltilo kaj ia elektromagneto. La [[Kvarobla telegrafo]], en angla ''Quadruplex telegraph'' estas tipo de elektra telegrafo kiu ebligas transsendi totalon de kvar apartaj signaloj kaj ricevi sur unusolan kablon samtempe (po du signalojn en ĉiu direkto). La kvarobla telegrafo tiel plibonigis formon de ''multiplexer''. La teknologio estis inventita de usona [[inventisto]] [[Thomas Edison]].
 
'''Montra elektra telegrafado''': la unua sukceso estis diserigi akvon per elektra kurento. Ĉiu litero havis cirkviton al la akvujo. Do por ĉiu litero estis bezonata aparta drato al la alia stacio. Se oni enŝaltis cirkviton de unu el la literoj, en la ricevanta akvujo ĉe la koncerna elektrodo gluglado okazis. La telegrafado estis malrapida, krome multekosta pro la multaj literkonduktiloj. Tiu sistemo funkciis en [[Germanio]] kelkajn jarojn.