Sintioj: Malsamoj inter versioj

24 bitokojn aldonis ,  antaŭ 1 jaro
esperantigita ŝablono (Referencoj), formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
e (Aldonita ŝablono {{Unua}} per AWB)
(esperantigita ŝablono (Referencoj), formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj)
 
'''Sintioj''' (plurale ''Sinti'' aŭ ''Sinta'', sing. masc. ''Sinto'', fem. ''Sintesa'', en [[Francio]] ankaŭ foje ''Manouch'' aŭ ''Manouches'') estas unu el orientaj branĉoj de [[ciganoj]]. Etnografie ili estas parencaj al [[romaoj]] kaj kelkaj sciencistoj kredas, ke sintioj estas parto de romaa grupo<ref>[http://www.gfbv.it/3dossier/sinti-rom/de/rom-de.html Martha Verdorfer: Sinti & Roma] {{de}}</ref>. La sintioj mem, tamen, opinias sin apartaj de romaoj.
 
Plimulto de sintioj loĝas en [[Germanio]] kaj aliaj ĝermanlingvaj landoj ([[Aŭstrio]], [[Svisio]], [[Nederlando]], [[Svedio]]), kaj ankaŭ en [[Francio]], [[Belgio]] kaj norda [[Italio]]. Tradicie [[nomado|nomadaj]], iliaj grupoj nun preskaŭ ĉiam formas [[geto]]jn en bordoj de [[urbo]]j kaj [[vilaĝo]]j. Plej kutime, la [[vivnivelo]] en tiuj getoj estas sufiĉe malalta, kaj atingo al [[eduko]], [[kuraco]] kaj aliaj [[sociaj servoj]] estas malfacila por sintioj.
Plejparte, sintioj kredas je diferaj variantoj de [[kristanismo]], plej ofte [[protestantismo]] (aparte kutimas [[evangeliismo]]) kaj [[katolikismo]].
 
== Deveno de la nomo ==
Oni ne scias precize, kial aperas la nomo "sintioj". Estas versio, ke ĝi aludas al la rivero ''Sindh'' ([[Induso]]) en [[Hindio]]. Nunaj [[lingvistiko|lingvistikaj]] kaj [[etnografio|etnografiaj]] esploroj montras, ke ĝuste el Indusa regiono devenas ĉiuj romaaj etnoj. Alia versio estas, ke la nomo devenas de nomo de legenda estro de fruaj ciganoj, Sindela.
 
Ambaŭ teorioj tute kongruas kun ciganaj tradicioj (ili kreis etnonomoj kaj laŭ loko de deveno, kaj laŭ nomo de fondinto) kaj do neniu el ili estas nepre preferenda.
 
== Historio ==
[[Dosiero:Bundesarchiv R 165 Bild-244-52, Asperg, Deportation von Sinti und Roma.jpg|eta|Elpelo de Sintioj kaj Romaoj el [[Asperg]], 22-a de majo, 1940]]
[[Dosiero:Düsseldorf-Lierenfeld Gedenktafel.JPG|eta|Monumento por murditaj Sintioj en [[Düsseldorf-Lierenfeld]]]]
La sintioj alvenis en [[Eŭropo]]n, plejparte en [[Germanio]]n kaj [[Aŭstrio]]n dum [[Mezepoko]]. Eventuale, ili disiĝis en du grupojn: la ''Eftavagarja'' ("Sep Karavanoj") kaj ''Estraxarja'' ("el Aŭstrio"). Tiuj du grupoj ekspandiĝis, la Eftavagarja en [[Francio]]n, kie ili nun estas nomitaj "Manouches", kaj la Estraxarja en [[Italio]]n kaj [[Orienta Eŭropo|Orientan Eŭropon]], plejparte en nunajn [[Kroatio]]n, [[Hungario]]n, [[Rumanio]]n, [[Ĉeĥio]]n kaj [[Slovakio]]n. En Italio sintioj plejparte loĝas en regiono [[Piemonto]].
 
Estas teorio, ke sintioj disiĝis de romaoj kiam la lastaj konvertiĝis al [[islamo]] dum la regno de [[Selĵuka dinastio]] kaj tiel atingis liberecon kaj civitanecon. La sintioj, tamen, preferis resti en [[sklaveco]], sed ne forlasi kristanan kredon<ref>{{citeCite web|url=http://www.romahistory.com/en/1-8.htm|title=Roma Frühgeschichte (1000–1400). Freedom by joining the Islam|author=Marco D. Knudsen|publisher=RomaHistory.com|accessdate=2007-06-14}}</ref>. Pro tio ĝis nun iuj sintioj havas malamikemon kontraŭ romaoj.
 
== Notindaj sintioj ==
* [[Django Reinhardt]] - [[ĵazo|ĵaza]] [[gitaro|gitaristo]], fondinto de tuta [[klano]] de brilaj muzikistoj.
* [[Titi Winterstein]] - unu el plej gravaj sekvantoj de Django Reinhardt
* [[Biréli Lagrène]] - alia fama ĵaz-gitaristo el "Djanga" skolo
* [[Joe Zawinul]] - ĵaz-klavaristo
* [[Johann Wilhelm Trollmann]] - boksisto, ĉampiono de [[Germanio]] en [[1933]]-a jaro
* [[Andrea Pirlo]] - [[piedpilko|piedpilkisto]] el [[A.C. Milan]]
* [[Katarzina Polok]] - Germana artistino
 
== Vidu ankaŭ ==
 
== Notoj kaj referencoj ==
<references />{{Referencoj}} <!-- Helpo : http://eo.wikipedia.org/wiki/Helpo:Referencoj kaj piednotoj -->
 
{{Unua}}
{{Projektoj}}
 
[[Kategorio:Etnoj]]
167 744

redaktoj