Okcidenta lariko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Priskribo: plibonigadeto, anstataŭigis: |left| → |maldekstra| per AWB
formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 21:
|komunejo = Larix occidentalis
}}
La '''okcidenta lariko''' (''Larix occidentalis'') esta [[lariko]][[specio]] indiĝena en la montaro de okcidenta [[Nordameriko]], en [[Kanado]] en sudorienta [[Brita Kolumbio]] kaj sudokcidenta [[Alberto]], kaj en [[Usono]] en orienta [[Vaŝingtonio]], orienta [[Oregono]], norda [[Idaho]] kaj okcidenta [[Montano]].
 
== Priskribo ==
[[Dosiero:Larix occidentalis youngcones.jpg|eta|220px|maldekstra|Junaj strobiloj de okcidenta lariko.]]
Ĝi estas granda [[decidua]] [[konifero]] atinganta alton de 30-60 m, [[Trunko|trunke]] laŭdiametre ĝis 1,5 m. La plej granda konata okcidenta lariko estas 49,4 m alta kaj 2,21 cm dika, situanta en Nacia Arbaro Lolo, Montano. La arbokrono estas mallarĝe konusforma; la precipaj branĉoj estas horizontalaj al leviĝantaj, kun la flankbranĉoj ofte pendantaj. La [[ŝoso]]j estas duformaj, kun kresko dividita en longajn ŝosojn (tipe 10-50 cm longajn) kaj portantajn plurajn [[burĝono]]jn, kaj mallongajn ŝosojn nur 1-2 mm longajn kun nur ununura burĝono. La [[folio]]j estas pinglo-similaj, helverdaj, 2-5 cm longaj, kaj tre gracilaj; ili fariĝas helflavaj en la aŭtuno, lasante la palajn oranĝ-brunajn ŝosojn nudajn ĝis la venonta printempo. La [[strobilo]]j estas ovoidaj-cilindraj, 2–5 cm longaj, kun 40–80 semskvamoj; ĉiu skvamo portas eltranĉatan [[brakteo]]n de 4–8 mm. La strobiloj estas ruĝaj kiam nematuraj, fariĝante brunaj kaj liberigante la [[semo]]jn kiam ili estas maturaj, 4–6 monatojn post la [[polenado]]. La maljunaj strobiloj kutime restas sur la arbo dum multaj jaroj, estiĝante obtuze griznigraj. Ĝi kreskas je altitudoj de 500-2 400 m, kaj estas tre malvarm-tolerema, kapabla postvivi vintrotemperaturojn malsupren al proksimume −50 °C. Ĝi nur kreskas sur bon-drenitaj grundoj, evitante akvosaturatan grundon. La semoj estas grava manĝaĵo por kelkaj birdoj, precipe la [[pinkardelo]], la [[flamkardeloj]] kaj la [[rubanda krucbekulo]].
 
== Uzado ==
Iuj indiĝenaj popoloj de [[Pacifika nordokcidento|Pacifika Nordokcidento]] trinkis [[infuzaĵo]]n de la junaj ŝosoj por trakti [[tuberkulozo]]n kaj laringiton <ref name="hunn"> {{en}} {{cite book |last= Hunn |first= Eugene S. |title= Nch'i-Wana, "The Big River": Mid-Columbia Indians and Their Land |publisher= University of Washington Press |year= 1990 |isbn= 0-295-97119-3| page=354}}</ref>.
 
La ligno estas dura kaj daŭrema, sed ankaŭ fleksebla en maldikaj strioj, kaj estas precipe aprezata por [[jaĥto]]-konstruado; ligno uzata por tio devas esti libera de [[nodo]]j, kaj povas nur esti akirata el maljunaj arboj kiuj estis pritondataj kiam junaj por forigi flankobranĉojn. Malgrandaj larik[[stango]]j estas vaste uzataj por rustikaj [[barilo]]j.
Linio 36:
La indiĝenaj popoloj estis uzantaj la [[rezino]]n por maĉi ĝin kaj estis manĝantaj la internan ŝelon kaj la [[sevo]]n <ref>{{en}} Turner, Nancy J. 1997 : Food Plants of Interior First Peoples, ''UBC Press'', Victoria ISBN 0-7748-0606-0</ref>.
 
== Referencoj ==
{{referencojReferencoj}}
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Arbaroj de norda-centra Rokmontaro]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
{{Portalo Biologio}}
* {{en}} [http://www.efloras.org/florataxon.aspx?flora_id=1&taxon_id=233500745 Okcidenta lariko (''Flora of North America'')]
* {{en}} [http://plants.usda.gov/java/profile?symbol=LAOC Okcidenta lariko (''USDA'')]
 
[[Kategorio:Pinacoj]]
[[Kategorio:Nearktisa flaŭro]]