Ĝermolisto de Esperanto-asocioj: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-http://www.esperanto.be/fel/2005/ +https://www.monato.be/2005/) |
|||
Linio 52:
== Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj ==
La '''Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj''' (IABO) estas historia faka Esperanto-asocio pri [[biblio|bibliismo]] kaj [[orientalismo]], fondita en [[1967]]. Ĝia celo estas inter aliaj eldoni tute novan esperantan biblion ekumenan ”Nova Ekumena Biblio". La redakta politiko estis: tute fidela al la originalo, bonstila, neŭtrala, ekumena, akceptebla ankaŭ por laikoj. En la tria numero de 1969 de Biblia Revuo, organo de IABO redaktita de [[Angelo Duranti]], estis publikigita la prospekto de la projekto. Laŭ tio la ĉefredaktoro estas jam mortinta [[Donald Broadribb]] en [[Melburno]], kaj varbitaj estas helpantoj en biblio-lingvistiko, [[arkeologio]], antikva historio, esperanto-filologio kaj biblioscienco. Kaj estis decidite ankaŭ ke publikiĝu laŭokaze tradukoj en Biblia Revuo. La redakta komitato konsistis el du specoj de komitatanoj: A, kiuj ĉefe tradukas, B, kiuj ĉefe kontrolas la tradukitan tekston - en 1971 al la komitato apartenis dek kvin diverskonfesiaj personoj el dek unu landoj. Pluraj retradukitaj bibliopartoj estis publikigitaj en "Biblia Revuo". “[[Biblia Vortaro]]” eldonita en 1984 estas flanka rezulto de la laboro.
'''Vidu ankaŭ:'''
|