Barack Obama: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +Bibliotekoj per AWB
e laŭ NPIV kaj Najrobio: http://vortaro.net/#Najrobio
Linio 49:
En sia memorlibro eldonita en 1995, ''Dreams from My Father'' ("Revoj de mia patro") Obama priskribis sian preskaŭ rasblindecan fruan infanecon. Li skribis: ''"Ke mia patro aspektis neniel, kiel la personoj ĉirkaŭ mi — ke li estis nigra kiel [[peĉo]], kaj mia patrino estis blanka kiel lakto — apenaŭ registriĝis en mia menso"''.
 
Kiam Obama estis dujaraĝa en 1963, liaj gepatroj eksedziĝis kaj lia patro reiris al Kenjo. Lia patrino edziniĝis al Lolo Soetoro, [[indonezio|indoneza]] studento, kiu kunprenis Obama-n al [[Ĝakarto]], kiam tiu estis ses-jaraĝa. Obama dum kvar jaroj vizitis diversajn lokajn lernejojn, inter 1967 katolikan lernejon kaj kaj en 1970/71 lernejon kun [[islamo|islama]] fono. En Ĝakarto naskiĝis la duonfratino Maya. Ankaŭ de la flanko de la patro li havas diversajn duongefratojn. Inter ili junan duonfraton, kiu vivas en la mizerkvartalo de [[NajroboNajrobio]] kaj la duonfratinon Auma, kiu studis en la germana urbo [[Heidelberg]]. La patron, kiu poste mortis en aŭtoakcidento, vidis la filo denove nur unu fojon, kiel dekjara knabo.
 
Post kvar jaroj, en 1971, Obama revenis al Havajo por loĝi kun siaj patrinflankaj geavoj, Madelyn (1922-2008; ŝi mortis nur du tagojn antaŭ la balotoj pro [[kancero]]) kaj Stanley Dunham (1918–1992). En Havajo li vizitis la faman privatan lernejon ''Punahou School''. Li finis la lernejon kun speciala laŭdo.