Oblikva turo de Pizo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
LiMr (diskuto | kontribuoj) e Kategorio:Turoj en Eŭropo forigita; Kategorio:Turoj en Italio aldonita per HotCat |
Gpl (diskuto | kontribuoj) Fixed typo Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto per poŝtelefona aplikaĵo Redakto de Android-aplikaĵo |
||
Linio 101:
| destinita =
}}-->
La '''oblikva turo de Pizo''', staranta en [[Pizo (Italio)]], estas bone konata en la tuta mondo, pro sia kliniĝo el la vertikalo. La turo estas parto de la katedrala struktura aranĝo, kiu laŭ la stilo de la [[romanika stilo|romanika]] periodo de tiu tempo, konsistas el la ĉefa konstruaĵo, tiu estas la katedralo mem, kaj apartaj sonorilturoj kaj baptejo. El la tri konstruaĵoj, kiuj formas la tutan katedralon, la plej konata estas la sonorilturo, pro sia kliniĝo. Oni komencis konstrui la turon en [[1174]], sed haltis jam en 1178 pro manko de mono
Frue en la 15-a jarcento, denove oni deklaris timon pri la sekureco de la turo, kaj la estroj de la urbo decidis komisii arkitektojn kaj aliajn fakulojn por trovi metodon por sekurigi ĝin. Multaj estis la proponoj sed, bedaŭrinde, la problemo ne estis tiel simpla, kiel oni kredis. Ankaŭ neniu povis kompreni kial la klino okazas de unu flanko de la turo, kaj ne de la alia. Oni tiam ne posedis la scion, aŭ eble ne la eblecon, por studi la superstrukturon de la turo, kiel oni faris poste. Estas dirite, ke eĉ [[Leonardo da Vinci]] studis la problemon, kaj faris proponojn por vertikaligi la turon, sed neniu konas la detalajn planojn de tiu geniulo, krom unu aŭ du tre malnetaj skizoj. La jaroj dum la renesanco en Piso estis tre nepacaj kaj entute ne taŭgaj por fari studojn kaj okupi sin pri la turo, malgraŭ tio ke de tempo al tempo aperis iuj, kiuj montris intereson por la turo de Pisa. Supreniro longe ne plu estis permesata. La politika stabileco de la duoninsulo ne estis firma, pro influo de fortaj ŝtatoj kiel Francio, Anglio aŭ [[Hispanio]]. Do, ĝis la kreo de [[Italio]] kiel unu sendependa nacio, la kliniĝanta turo ne altiris grandan atenton. Dum estas tiom multe da religiaj konstruaĵoj en la lando, kaj tiom malmulte da mono, unu pli aŭ unu malpli ne gravis!
|