Julius Zeyer: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Aldonita ŝablono {{Unua}} per AWB
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
Li verkis longajn [[epopeo]]jn el la bohema kaj monda historioj (Vyšehrad, Karola epopeo), historiajn rakontojn kun religiaj temoj (Ĝardeno de Maria, Tri legendoj pri krucifikso), romanon pri rusa carino Katarina la Granda (Andreo Ĉerniŝev), el la mezepoka Francio ĉerpas "Romano pri fidela amikeco de Amis kaj Amil". El liaj dramoj estas plej populara slovaka [[fabelo]] "Raduzo kaj Mahulena" muzikigita de [[Josef Suk]]. Lia ĉefverko estas trista [[romano]] "Jan Maria Plojhar".
 
== JunaĝoJuneco ==
Julius Zeyer estis filo de Jan Zeyer kaj lia edzino Eleonora. La patro devenis de malnova franca nobela familio en [[Strasburgo]] kaj la patrino el juda familio, kiu jam antaŭ longe aliĝis al la katolikismo. Jan Zeyer estis grandkomercisto per ligno, sed post lia frua morto la entreprenon gvidis Eleonora kaj sian filon Julius ŝi zorge preparis por transpreni la familian firmaon. En [[Vieno]] li ellernis metion de ĉarpentisto, poste li studis komercan realgimnazion, provis teknikan lernejon, sed prefere restis en la firmao por helpi al la patrino. Dudekjara li foriris akiri spertojn de ĉarpentisto unue al Vieno, poste li travojaĝis [[Germanio]]n, [[Svislando]]n kaj [[Francio]]n. Kiam li revenis, la patrino Eleonora decidis subteni la amatan filon en lia literatura kariero, pri kiu li sopiris. Li ne bezonis timi financajn problemojn, eĉ se literaturo ne vivtenus lin. Kvankam li ne abiturientiĝis, li aliĝis al universitataj lecionoj pri [[filozofio]], [[estetiko]], [[etiko]], [[logiko]] kaj [[historio de filozofio]], kiujn li vizitadis neregule. Intense li lernis fremdajn lingvojn ([[angla]], [[franca]], [[itala]], [[hispana]], [[rusa]], [[pola]], onidire ankaŭ fundamentojn de [[sanskrito]] kaj de la [[kopta lingvo|kopta]]).
 
Linio 51:
* ''Amo sub itala suno'' (El „Jan Maria Plojhar) (tr. [[Jaroslav Hladký]], Ligilo 7-8/1931)
* ''Feliĉo en ĝardeno de florantaj persikujoj'' (tr. [[Vuk Echtner]], [[Ĉeĥoslovaka antologio]], 110)
* ''Neklan'' (tr. [[Tomáš Pumpr]], ''[[Ĉeĥoslovaka antologioAntologio]]'', p. 95)
* ''Jan Maria Plojhar'' (fragmento, tr. [[Hynek Karel Bouška]], en [[Legu kaj parolu]], p. 132)
* ''Pilgrimo'' (tr. [[Rudolf Hromada]], en [[Intima triptiko]], p. 35)