Tripitako: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Aldonis la titolon "Notoj".
Aldonis la sekcion "La Vinaya-Pitaka".
Linio 18:
La palia Tripitako konsistas el tri korboj (''pitaka'') aŭ partoj.
 
# '''''Vinaya-pitaka''''' - la korbo de disciplino, kiu enhavas - krom bibliografio pri la Budho - ĉefe la regulojn pri la vivo de bhikŝuoj kaj bhikŝuinoj, tio estas budhismaj gemonaĥoj.
# '''''Sutta-pitaka''''' - korbo de la [[sutro]]j, kiu enhavas la la paroladojn de la Budho kaj de liaj ĉefaj personaj disĉiploj en la formo de konversacioj, sed ankaŭ kiel aforismoj, poemoj kaj komentoj.
# '''''Abhidhamma-pitaka''''' - la korbo de la dharmokomentoj, kiu enhavas detalan analizon de la budhisma psikologio, verkita en seka stilo sen la literaturaj ornamoj de la du unuaj korboj.
 
La sutrokorbo siavice konsistas el kvin ĉefaj partoj:
 
# La kolekto de longaj sutroj ('''''Dîgha-nikâya'''''), entute 34.
# La kolekto de mezlongaj sutroj ('''''Majjhima-nikâya''')'', entute 152.
# La kolekto de grupigitaj sutroj ('''''Samyutta-nikâya'''''), entute 2889 malpli longaj tekstoj, laŭteme aranĝitaj en 56 subkolektojn.
# La kolekto de numeritaj sutroj ('''''Anguttara-nikâya'''''), entute almenaŭ 2308, aranĝitaj en 11 subkolektojn, el kiuj la unua temas pri aferoj de kiuj ekzistas nur unu en ĉiu kategorio, la dua pri aferoj de kiuj ekzistas du en ĉiu kategorio, kaj tiel plu.
# La kolekto de mallongaj sutroj ('''''Khuddaka-nikâya'''''), malpli kohera aro de pli memstaraj tekstoj, el kiuj la plej fama estas ''[[la Dharmo-pado]]'' ('''''Dhammapada''''').
 
== La ''Vinaya-Pitaka'' ==
''Vinaya Pitaka'' estas la unua korbo (''pitaka'') de la Palia Kanono. Ĝi konsistigas la fundamenton de la monaĥa vivo de la ''Sangha'' (monaĥa komunumo). Ĝi enhavas la vivregulojn de la monaĥoj (''bhikkhu'' en palio) kaj de la monaĥinoj (''bhikkhuni''), sed ĝi ankaŭ enhavas la procedojn de kunvivado kaj la konvenciojn de etiketo orientitaj al la atingo de harmonian vivon de la anoj de la monaĥa komunumo inter si, ĉe unu flanko, kaj inter ili kaj la laikaj sekvantoj aliflanke.  
 
Kiam Budho fondis la ''Sangha'', la vivo en komunumo komence ne prezentis ian ajn malfacilecon ĉar la komunumo estis formita precipe el ''arahant''-oj (vekiĝintaj sanktuloj), kies vivo pasadis en perfekta harmonio sen la bezono de ia ajn regulo aŭ kontrolo. Tamen, ju pli la komunumo de monaĥoj kaj monaĥinoj kreskiĝis, des pli aperis certaj kontrontoj kaj konfliktoj, kiuj estigis siatempe la neceson fiksi certajn regulojn pri konduto. Ĉiufoje, ke aperis iu okazo de maltaŭga aŭ maldeca konduto ene de la ''Sangha'', la Budho donis certan regulon kun ties responda puno aŭ puna korektado. Multfoje tiuj reguloj estis ŝanĝitaj poste, revortigitaj kaj adaptitaj al novaj cirkonstancoj, ĝis ili prenis la formon laŭ kiu ni konas ilin nuntempe. La ''Vinaya'' priskribas la historion de ĉiuj tiuj reguloj, en kiu cirkonstanco la regulo estis elparolita de la Budho kaj kiel ĝi aliiĝis tra la tempo.<ref name=":2">''[https://bosquetheravada.org/tipitaka/vinaya-pitaka "Vinaya Pitaka: Canasta de la Disciplina"]''. Hispanlingva enkonduko al la ''Vinaya-Pitaka'' en la retejo ''Bosque Theravada''.</ref>
 
La graveco de la ''Vinaya'' estas tiom alta, ke la Budho nomis ''Dhamma-Vinaya'' sian religion aŭ filozofion. Tia estas la originala nomo de tio, kion ni nuntempe nomas budhismo. La termino ''Dhamma-Vinaya'' signifas Instruon-kaj-Disciplinon aŭ Instruan Disciplinon: tio donas la ideon, ke la disciplino (la regularoj de la ''Vinaya'') estas ĉefa, fundamenta, neforĵetenda, en la instruo de Budho. En aliaj vortoj, la instruo (''Dhamma'') kaj la disciplino el reguloj (''Vinaya'') kompletigas unu la alian. Tiuj reguloj aŭ disciplino estus tute nekompreneblaj sen la teorio kaj klarigado en la diskursoj de la ''Dhamma'' (la du aliaj “korboj” de la ''Tipitaka''). Tial, eĉ la laikoj povas trovi en tiuj reguloj de la ''Vinaya'' senĉesan inspiron en siaj praktikoj kaj profundaj instruoj. Sen tiuj reguloj kaj la historioj akompananta ilin, oni preskaŭ ne povus kompreni la kuntekston kaj cirkonstancaron de la frua budhisma komunumo.<ref name=":2" />
 
La ''Vinaya Pitaka'' konsistas el kolektoj aŭ volumoj, kaj tiuj siaparte konsistas el unuopaj libroj. La enhavo de la ''Vinaya Pitaka'' estas:
 
'''I. ''Suttavibhanga'''''
 
1. ''Parajika'' (Reguloj kaŭzantaj eksigan elpelon disde la ''Sangha'') - 2. ''Sanghadisesa'' (Reguloj postulantaj la kuniĝon de la ''Sangha'') - 3. ''Aniyata'' (Reguloj nedifinitaj) - 4. ''Nissaggiya Pacittiya'' (Reguloj devigantaj la perdon de la objekto kaj la konfeson) - 5. ''Pacittiya'' (Reguloj devigantaj la konfeson) - 6. ''Patidesaniya'' (Reguloj devigantaj la agnoskon) - 7. ''Sekhiya'' (Reguloj de trejnado) - 8. ''Adhikaranasamatha'' (Reguloj solvantaj la polemikojn).
 
'''II. ''Khandhaka'''''
 
A. ''Mahavagga'' (granda ĉapitro):
 
1. ''Mahakhandhaka'' (La Granda Kolekto) - 2. ''Uposathakhandhaka'' (Kolekto pri ''Uposatha'') - 3. ''Vassupanayikakhandhaka'' (Kolekto pri la pluvoj) - 4. ''Pavaranakakhandhaka'' (Kolekto pri la invito) - 5. ''Cammakkhandhaka'' (Kolekto pri la kaŝlokoj) - 6. ''Bhesajjakkhandhaka'' (Kolekto pri la kuraciloj) - 7. ''Kathinakkhandhaka'' (Kolekto pri ''Kathina'') - 8. ''Civarakkhandhaka'' (Kolekto pri la flavaj monaĥvestoj) - 9. ''Campeyyakkhandhaka'' (Kolekto kun la monaĥoj de ''Campa'') - 10. ''Kosambakakkhandhaka'' (Kolekto kun la monaĥoj de ''Kosamba'').
 
B. ''Culavagga'' (malgranda ĉapitro):
 
11. ''Kammakkhandhaka'' (Kolekto pri la agoj) - 12. ''Parivasikakkhandhaka'' (Kolekto pri la provperiodo) - 13. ''Samuccayakkhandhaka'' (Kolekto pri la akumulado) - 14. ''Samathakkhandhaka'' (Kolekto pri la solvoj) - 15. ''Khuddakavatthukkhandhaka'' (Kolekto pri la malgrandaj aferoj) - 16. ''Senasanakkhandhaka'' (Kolekto pri la loĝloko) - 17. ''Sanghabhedakakkhandhaka'' (Kolekto pri la skismo) - 18. ''Vattakkhandhaka'' (Kolekto pri la devoj) - 19. ''Patimikkhatthapanakkhandhaka'' (Kolekto pri la paŭzo de ''Patimokkha'') - 20. ''Bhikkhunikkhandhaka'' (Kolekto de la monaĥinoj) - 21. ''Pancasatikakkhandhaka'' (Kolekto kun la kvincent) - 22. ''Sattasatikkhandhaka'' (Kolekto kun la sepcent).
 
'''III. ''Parivara'''''
 
Ĉi tiu parto enhavas repriskribadon de la antaŭaj partoj de la ''Vinaya'', kun resumoj de la reguloj klasifikitaj kaj reklasifikitaj, laŭ la diversaj kriterioj, kun celo de memorigado kaj didaktiko.
 
== Deveno kaj historio ==
Linio 34 ⟶ 61:
La tutaĵo - ampleksa kiel pli-malpli 11 biblioj - originis kiel literaturo buŝa. Laŭ la klasika tradicio, oni recitis, redaktis kaj parkerigis ĝin dum pluraj sinsekvaj koncilioj (palie ''sangâyana''), el kiuj la unua okazis baldaŭ post la morto de la Budho, la dua cent jarojn poste kaj la tria dum la tempo de la imperiestro [[Aŝoko]]. Tiuj tri okazis en Hindio, kaj la tria fine aldonis la lastan parton de Abhidhammapitaka. Dum la kvara koncilio, en Cejlono en la unua jarcento antaŭ Kristo, oni fine fiksis la tekston ankaŭ skribe, sur palmfolioj. Du pluaj koncilioj okazis en moderna tempo en Birmo: la kvina en [[Mandalajo]] en 1870, kaj la sesa en [[Ranguno]] en 1956.
 
== NotojReferencoj ==
{{Portalo|Budhismo}}<br />
[[Kategorio:Tripitako| ]]